| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO /  ISRAELO - 23-an de januaro, 2010.
La politika gvidanto de la palestina Hamaso diris, ke lia grupo ne agnoskos Israelon, malgraŭ novaj premoj kaj donos la prioritaton al rezisto kontraŭ la Juda ŝtato. Dum amaskunveno en la siria ĉefurbo hieraŭ vendredon kiu markis la finiĝon de la i sraela atako kontraŭ Gazao antaŭ unu jaro kaj kiu mortigis 1400 Palestinanojn, Meshaal diris, ke Hamaso ne volas alian militon kontraŭ Israelo, sed daŭrigos armitan lukton por liberigi la okupatan landon.
|
|
| Mezoriento - Politiko |
 PALESTINO - 11-an de novembro, 2009.
La palestina gvidanto Mahmud Abbas ripetis la neceson de klara kadro por interpacigaj diskutoj, inter kiuj estas la tuja ĉesado de israela koloniokonstruo, en parolado markanta la kvinan datrevenon de la morto de sia antaŭulo Jaser Arafat.
|
| Mezoriento - Politiko |
  PALESTINO - 04-an de novembro, 2009.
Palestinanoj eble devos forlasi sian celon de sendependa ŝtato, se Israelo ankoraŭ plu vastigas Judajn koloniojn, la ĉefo de palestinaj intertraktantoj deklaras . Saeb Erekat diras, ke estas "decidiga momento" por la prezidento Mahmud Abbas kaj la palestina gvidantaro. Li aldonas, ke nun estas tempo por Sro Abbas "vere diri, ke duŝtata solvo jam ne estas elekto".
|
| Mezoriento - Politiko |
  ISRAELO /  UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 16-an de oktobro, 2009.
Dum multaj analizistoj avertas pri kresko de diplomatia izoleco, Israelo akiris etan sukceson en tiu afero ĉi tiun semajnon, ĉar sia flago unuafoje aperis en araba ŝtato. Israelaj delegitoj ĉeestis kunvenon pri renovigebla energio en Abu-Dabio kaj la israela flago staris sur la tablo kaj sur insignoj. Kvankam Israelo ne havas ligojn kun la UAE, delegitoj estis " egale traktitaj kun alilandaj delegitoj kaj la israela flago flugis unuafoje", la israela ministerio pri Eksterlandaj Aferoj deklaris.
|
| Mezoriento - Politiko |
  ISRAELO /  PALESTINO - 09-an de oktobro, 2009.
La israela ministro pri Eksterlandaj Aferoj deklaras, ke malĉeestas ŝanco de frua solvo de la israela-palestina konflikto kaj petas al homoj " alkutimiĝi al tio". Avigdor Lieberman ne gvidas israelajn interpacigajn diskutojn, sed lia komunikaĵo ĵetas negativan vualon super la lastatempan usonan diplomatan klopodon revivigi intertraktadojn. La sendito George Mitchell estas en la regiono, reprezentanto de la registaro de Obama kaj ties penoj relanĉi intertraktadojn.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |