Mezoriento - Politiko |
PALESTINO / ISRAELO - 28-an de decembro, 2008.
Palestinaj sukuristoj asertas, ke pli ol 280 homoj estis mortigitaj kaj pli ol 600 vunditaj pro la israela bombado sur la malriĉan Gaza-Strion, kiu daŭris du tagojn. Policejo kaj fabrikejo estis laŭraportite frapitaj dimanĉon, kaj ankaŭ moskeo kaj la sidejo de la televidstacio al-Aqsa. Raportoj diris, ke aeratakoj dimanĉon posttagmeze frapis lokon oriente de Gazao, en Ĥan Junis, kaj Ĝabalija, en la nordo. Atestantoj ankaŭ raportis pri pli ol 10 eksplodoj sur la landlimo kun Egiptio ĉe sunsubiro, en tiu, kiu estis atako kontraŭ subteraj tuneloj uzataj por kontrabandi varojn en Gazao.
|
|
Mezoriento - Politiko |
ISRAELO - 22-an de decembro, 2008.
La ĉefaj kandidatoj por iĝi la venonta israela ĉefministro deklaras, ke ili forigos la gvidantaron de Hamaso el la Gaza-Strio. Tzipi Livni, aktuale israela ministrino pri Eksterlandaj Aferoj, diris dimanĉon 21-an de decembro, ke ŝia ĉefa celo, se ŝi gajnos la balotadon en februaro, estos forpeli Hamason.
|
Mezoriento - Politiko |
IRAKO - 16-an de decembro, 2008.
Miloj da Irakanoj postulis la liberigon de la loka televidreportero kiu ĵetis siajn ŝuojn al la usona prezidento George Bush ĉe gazetara konferenco en Bagdado. Homamasoj kolektiĝis en la distrikto de Sadr Urbo en Bagdado, alvokante al liberigo de la "heroo" Muntadar al-Zaidi. Respondeculoj ĉe la televidostacio, al-Baghdadiya, alvokis al la liberigo de ilia ĵurnalisto, dirante, ke li nur ekzercis liberon sin esprimi. Irakaj respondeculoj priskribis tiun okazaĵon kiel honta. Komunikaĵo publikigita de la registaro diris, ke la agoj de Sro Zaidi, kiu ankaŭ kriegis insultojn al Bush, "malutilas al la reputacio de irakaj ĵurnalistoj kaj iraka ĵurnalismo ĝenerale".
|
Mezoriento - Politiko |
IRAKO - 15-an de decembro, 2008.
La penoj de la koalicio gvidata de Usono kiuj kostis 100 miliardojn da usonaj dolaroj por rekonstrui Irakon ne sukcesis pro burokratismaj kvereloj, nescio de iraka socio kaj perforto en la lando, la "New York Times" citante usonan federalan raporton diris. La ĵurnalo diris en sia retejo sabaton, ke ĝi akiris kopion de "Malfacilaj Lecionoj" : La Sperto pri Iraka Rekonstruo, kiu estas cirkulanta inter altrangaj respondeculoj.
|
Mezoriento - Politiko |
ISRAELO / PALESTINO - 13-an de decembro, 2008.
Israelo intencis aneksi 6,8 procentojn de la kontraŭleĝe okupata Cisjordanio, la ĉefo de palestinaj intertraktantoj diris en siaj unuaj detalaj rimarkoj pri la intertraktadoj kun Israleo, subtenataj de Usono. Israelo intencis transdoni partetojn de sia teritorio interŝanĝe por la anekso de diversaj lokoj, sed la israelaj donotaj teritorioj ne egalas tiuj prenotaj en grandeco kaj kvalito, Ahmed Qureia diris, kaj plu diris, ke Palestinanoj malakceptis la proponon.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |