Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj | ![]() |
![]() |
Mezoriento - Politiko |
![]() ![]() ![]() Israelaj restriktoj daŭre igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj en Cisjordanio, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco (IKRK) deklaras. Por palestinanoj, iri al lernejo, laborejo aŭ hospitalo estas preskaŭ neebla, ĝi diras en komunikaĵo. Ili estas ankaŭ ofte ĝenataj de judaj kolonianoj, diras la raporton. Vivi "normalan vivon" estas preskaŭ neebla kaj IKRK vokas al Israelo trovi ekvilibron inter ĝia sekureco kaj rajtoj de Palestinanoj. Restriktoj ligitaj al israelaj kolonioj senhavigis multajn palestinajn kultivistojn de ilia lando, signifante, ke proksimuman 50% el la loĝantaro de Cisjordanio vivas en malriĉeco, diras la Ruĝa Kruco. "IKRK multfoje petis agon fare de Israelanoj por permesi al ![]() "Ni ripetas nian vokon al Israelo fari pli por protekti Palestinanojn en Cisjordanio kontraŭ perforto de judaj kolonianoj, por sekurigi ilian landon kaj kultivaĵojn, permesi familiojn ripari siajn domojn kaj certigi, ke ĉiuj Palestinanoj povas senĝene aliri al hospitaloj aŭ al lernejoj." En novembro, la registaro de Benjamin Netanjahu ordonis 10-monatan ĉesigon en la konstruado de novaj kolonioj en Cisjordanio, antaŭkondiĉo postulita de la Palestinanoj por pacaj paroladoj. Sed laŭ informo publikigita de la israela registaro, ĉirkaŭ 30 kolonioj estas ankoraŭ konstruataj spite de la ordono. Usonaj provoj revivigi pacajn paroladojn ekhaltis pri tiu afero de juda koloniado. Palestinanoj diras, ke ili ne revenos al pacaj paroladoj krom se israelaj tuj ĉesas koloniajn konstruaĵojn. Ĉiuj kolonioj en tiu parto de Palestino, inkluzivante Orientan Jerusalemon, estas konsiderataj kontraŭleĝaj sub internacia leĝaro, kvankam Israelo disputas tion ĉi. |