eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mezoriento
Ĉu ŝtonmortigo en Irano ? Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
IRANO - 09-an de julio, 2010.

 
Irananino kondamnata al ŝtonmortigo en sia lando pro adulto, afero kiu provokis internacian bruegon, ne estos tiel ekzekutita, anoncis la Islama Respubliko de Irano en gazetara komunikaĵo, laŭ la ĉiutaga gazeto "The Times" vendredon. "Laŭ informoj elsenditaj de kompetentaj juĝaj respondeculoj en Irano, Sakineh Mohammadi-Aŝtiani ne estos ŝtonbatita ĝismorte", anoncis la ambasadejo de Irano en Londono en gazetara komunikaĵo.
 
Sauda aresto pro terorista komploto Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
SAUDA ARABIO - 24-an de marto, 2010.

Sauda Arabio, la monda plej granda petroleksportanto, ĵus arestis pli ol 100 suspektatojn, kiuj havus ligilojn kun al-Kaida, la Ministerio pri Internaj Aferoj anoncis. Komunikaĵo de la Ministerio hodiaŭ merkredon diris, ke la suspektatoj estis komplotantaj atakojn kontraŭ petrolaj kaj sekurecaj instalaĵoj en la reĝlando. Unu ĉelo konsistis el 101 homoj, kaj du pli malgrandaj ĉeloj konsistis el po ses viroj.
 
Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
PALESTINO / ISRAELO - 14-an de marto, 2010.

La israela ministro pri Defendo Ehud Barak etendis la blokadon de la okupata Cisjordanio ĝis mardo, kaj limigas aliron al pridisputata la islamaj sanktaj ejoj de Jerusalemo, dum streĉiteco intensiĝas pri la anonco de konstruo de nova kolonio.
 
Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Politiko
IRAKO - 13-an de marto, 2010.


Koalicio gvidita de Nouri al-Maliki, ŝiaisma ĉefministro de Irako, alvenas je la unua loko en Bagdado, en parlamenta balotado, laŭ oficialaj sed ĝis nun preparaj rezultoj. La partaj rezultoj estis poŝtitaj de la balotada komisiono de Irako sur sian retejon sabate, kvankam la publikigo de finaj rezultoj por la voĉdonado povus daŭri semajnojn.
 
Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Socio
EGIPTIO - 10-an de marto, 2010.

La plej grava islama kleriko de Egiptio, Ŝejko Mohamed Sayed Tantawi, mortis, je la aĝo de 81 jaroj, dum vizito al Sauda Arabio. Ŝejko Tantawi estis la Granda Imamo de la moskeo al-Azhar kaj estro de la Universitato al-Azhar, sunaisma centro de Islamo pri lernado kaj esplorado. Li mortis post kora atako en la sauda ĉefurbo Rijado, kie li estis ĉeestanta premion-donantan ceremonion.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL