Azio - Natura medio |
  ĈINIO - 14-an de aprilo, 2010.
Kelkaj 400 loĝantoj mortis, kaj miloj estas severe vunditaj post kiam tertremo de intenseco 6.9 frapis la okcidentan provincon de Ĉinio Qinghai, oficialuloj diras. La forta tremo sekve izolis la gubernion de Yushu, 800 km sudokcidente de la provinca ĉefurbo Xining, je 07:49 loka tempo (23:49 UT), ĉe malprofundeco de 10km. Plejparto de la konstruaĵoj en la plej severe frapita urbo de Jiegu estis ruinigita kaj terfalaĵoj tranĉis vojojn.
|
|
Azio - Natura medio |
  BARATO - 20-an de januaro, 2010.
Nebulego envolvis la baratan ĉefurbon, Delhion, kaj tio estigas gravajn perturbojn en aero- kaj relotrafiko. Almenaŭ 60 flugoj estas prokrastitaj aŭ nuligitaj, kaj pli ol 50 trajnoj prokrastitaj, pro tio, ke videbleco reduktiĝis al malpli ol 100 metroj en multaj lokoj. Miloj da pasaĝeroj estas blokitaj ĉe la flughaveno kaj fervojaj stacioj.
|
Azio - Natura medio |
  INDONEZIO / HINDA OCEANO - 14-an de oktobro, 2009.
Dek ok landoj en la Hinda Oceano partoprenas ekzercojn por taksi la respondon de la regiona sistemo de frua averto al cunamo. La testo ŝajnigas la tertremon kiu detruis la nordokcidentan marbordon de Sumatro en 2004. Tiu tiam mortigis kvaronmilionon da homoj, pli ol duonon de ili en la indonezia provinco de Aceh.
|
Azio - Natura medio |
  MALDIVOJ - 07-an de oktobro, 2009.
La registaro de la insuloj Maldivoj okazigos kunsidon de la Kabineto submare, por reliefigi la minacon de tutmonda varmiĝo. La prezidento Mohamed Nasheed kaj lia Kabineto signos dokumenton dum la plonĝo de la 17-a de oktobro , alvokante al tutmonda tranĉo de eligaĵoj de karbona dioksido. Konsilisto de la prezidento diris al la brita BBC, ke la plonĝo estas " iom amuza" sed la Kabineto intencas sendi gravan mesaĝon pri la leviĝanta marnivelo.
|
Azio - Natura medio |
  BARATO /  BANGLADEŜO - 26-an de majo, 2009.
Almenaŭ 17 homoj mortis post kiam ciklono frapis marbordajn lokojn de orienta Barato kaj Bangladeŝo, ekkaŭzante vastajn inundojn. Miloj da homoj en la barata ŝtato de Okcidenta Bengalo estis lasitaj senhejmaj post kiam riveroj superbordiĝis dum pluvegoj hieraŭ lundon.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |