eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Japana firmao kreas novan specon de "spiona" poŝtelefono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Azio - Sciencoj
JAPANIO - 18-an de marto, 2010.
 
Esploristoj produktis poŝtelefonon, kiu povus helpi al scivolemaj estroj pli facile kontroli la movadojn de ilia personaro. La japana telefonfirmao KDDI Corporation evoluigis teknologion, kiu spuras la plej etan movadon de la uzanto kaj sendas la informojn reen al la komandejo.

Ĝi funkcias per analizado de movadoj de tielnomataj "akcelometroj", sentiloj kiuj troviĝas en multaj poŝtelefonoj. Agadoj kiel piedirado, grimpado de ŝtuparo aŭ ... eĉ purigado povas esti identigitaj, la esploristoj diras. La firmao intencas vendi la novan servon al klientoj kiel manaĝeroj, teamestroj kaj dung-agentejoj. "Teknike, mi pensas, ke ĉi tio estas nekredeble grava ennovaĵo," diras Philip Sugai, direktoro de la laboratorio ĉe la Internacia Universitato de Japanio.  "Ekzemple, kiam temas pri distanca kuracado, aliaj similaj situacioj nepre nemalhaveblas demalproksimaj kontroliloj aŭ tiu ĉi servo. Sed estos certe negativaj sekvaĵoj kiam temas pri dungito spionata."

"Ĝis nun, poŝtelefonaj moviĝosentiloj kapablis eltrovi nur ripetemajn movadojn kiel piediradon kuradon. La KDDI-sistemo povas eltrovi pli kompleksan konduton per analiza softvaro. Ekzemple, la KDDI-poŝtelefono povas eltrovi, ĉu laboristo kiu laboras en stratpurigado nun estas balaanta, piediranta aŭ malpleniganta rubujon. La celo de la nova sistemo, laŭ KDDI, estos ebligi, ke dungitoj laboros pli efike kaj manaĝeroj facile taksos la laboron de siaj dungitoj kiam ili estas for de la oficejo."

"
Estas parto de niaj esploroj pri totala ĉiea teknologia socio, kaj agado-rekono estas grava parto de tio," diras Hiroyuki Yokoyama, estro de TTT-donitaĵ-esplorado ĉe KDDI en Tokio. "Ĉar ĉi tiu teknologio ebligos kontrolon super laboristoj ĉe diversaj lokoj, entreprenoj precipe tre interesiĝas pri la uzado de tiela teknologio, por plibonigi la efikecon de siaj laboristoj. Ni estas hodiaŭ ĉe stadio kie ni povas havigi al manaĝeroj eblecon analizi de pli proksime la konduton de la personaro."

KDDI
diras, ke ĝi estas en intertraktoj kun japana agentejo pri dungiteco, kiu estas specialisto pri laborpostenoj en purigado kaj sekureco kaj interesiĝas pri disvolviĝo de tiu ĉi nova teknologio. "Kompreneble estas ankaŭ demandoj pri privateco, kaj dungantoj vere interkonsentu kun dungitoj antaŭ ol utiligi tian sistemon," Sro Yokoyama diris.

Jam iam antaŭe spionaĉanta teknologio estis je dispono de dungantoj kiuj volis observi sian laborantaron en Japanio aliloke. Kamionistoj estas regule kontrolataj per poŝtelefonoj en Japanio, dum vendistoj estas regule spuritaj de siaj dungantoj uzantaj GPS-sistemon ekde ĝi estis enkondukita en japanajn poŝtelefonojn en 2002. Kritikantoj de tiaj sistemoj akuzas la fabrikistojn, ke ili iel "dorlotas" la superan manaĝeran klason, faciligante ties superregon en speco de "Granda Frato"-sistemo. Ili diras, ke ĉi tiu nova teknologio pliigas okazojn de fitrakto. "Ĉi tiu teknologio traktas homojn kiel maŝinojn, kiel tiel multe da bovojn kontrolatajn kaj gardatajn," Kazuo Hizumi, eminenta advokato pri homaj rajtoj, ribele deklaras.

"Nova teknologio devus esti uzata por plibonigi nian vivon, ne spioni nin. Estas stulte pensi, ke potenca firmao kiel KDDI povus forlasi tian sistemon de gvatado. Estas tute nerespondecema." Japanio havas treege malgrandan konscion pri problemoj de homaj rajtoj, privateco kaj konsumantorajtoj, diras Sro Hizumi. Tial, li aldonas, invademaj teknologioj kiel ĉi tiu estis senreage akceptitaj, ĉar estis malgranda debato pri ilia finfina efiko en la amaskomunikiloj en Japanio en la popolo. "Bedaŭrinde, ni ordinaraj civitanoj estas indiferentaj pri ĉi tiu manko de rajtoj. Sekve pro teknologio kiel tiu ĉi, Japanio estas survoje al la Malluma Epoko," diras Sro Hizumi.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi