

ĈINIO - 04-an de marto, 2010.
Google deklaras, ke ŝtata cenzuro en landoj kiel Ĉinio devus esti metita sur komercan tagordon de Usono. Nicole Wong de la kompanio Google diris al la Senata Juĝistara Komitato, ke interreta cenzuro povus favori lokajn firmaojn. Usono planas forlevi cenzuron de Ĉinio kun la Monda Komerca Organizo, laŭ Bloomberg.

Google estas revizianta siajn operaciojn en Ĉinio sekve de hak-atakoj kiuj celis la Google-kontojn de politikaj aktivuloj. Ĉe la komenco de ĉi tiu jaro, Google diris, ke ĝi ne plu volas cenzuri la version en ĉina lingvo de sia serĉmotoro. Kiam Google lanĉis google.cn en 2006, ĝi konsentis cenzuri kelkajn serĉajn rezultojn - kiel la protestoj de la placo Tiananmen en 1989, la aferoj pri tibeta sendependeco aŭ la religia grupo Falun Gong - kiel postulite de la ĉina registaro.
Ĉinio diris siaflanke, ke ĝi bonvenigas internaciajn interretajn firmaojn, kondiĉe, ke ili "
respektas interesojn de la ĉina publiko, la tradician kulturon de la nacio kaj la leĝojn kaj reguligojn". Google nuntempe tenas trionon de la ĉina serĉomerkato, ege malantaŭ la ĉina rivalo Baidu, kiu havas pli ol 60%.
Ĉinio havas pli da interretaj uzantoj - proksimume 350 milionoj - ol iu ajn alia lando kaj lastjare havis profitan serĉmotoran merkaton kiu valoris proksimume unu miliardon da usonaj dolaroj...