eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Diversaĵoj
La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj
USONO - 14-an de marto, 2009.

Mesaĝo tra la tempo : La sekrethava poŝhorloĝo de Abraham Lincoln

La Vaŝingtona muzeo pri amerika historio malkovris grifelitan "sekretan mesaĝon" ene de poŝhorloĝo - iama posedaĵo de Abraham Lincoln. Per tiu skribaĵo, iu juvelriparisto aludis la unuan pafon de la secesia milito kaj ĝojis pro la fakto ke iu prezidanto estris la landon. La mesaĝo troveblas ene de la ora horloĝo, inter la dentradoj : "13 aprilo 1861 : La ribeluloj atakis je Fort Sumter. Dank’al Dio, ni havas estraron".
 
al-Kaida ĵuras dolori Usonon kaj Obama-n Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Nordameriko
USONO / AFGANIO - 20-an de novembro, 2008.

La "vickomandanto" de la islama radikala reto al-Kaida alvokis al Islamanoj dolori al "krima" Usono. En mesaĝo Ayman al-Zawahiri, la viculo de al-Kaida, akuzis la usonan Instalotan prezidenton Barack Obama, ke li perfidas siajn islamajn radikojn. Li komparis lin kun "domsklavon", kiu elektis viciĝi kun la "malamikoj" de Islamo. Sro Obama diris, ke
"definitive" ekstermi al-Kaida  estos la plej alta prioritato dum lia administro. Dimanĉon, li diris, ke kapti aŭ mortigi Osama Bin Laden estas "decidiga por la usona sekureco". Li ankaŭ promesis plifortigi la usonan ĉeeston en Afganio, politiko kiu ne sukcesos, laŭ la reprezentanto de al-Kaida. Usonaj respondeculoj tamen diris, ke la mesaĝo ne signalas pliigantan minacon kontraŭ Usono.
 
Dramo ĉe disfalinta lernejo en Haitio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj
HAITIO - 8-an de novembro, 2008.

Savtaĉmentoj laboris tra la tuta nokto sub verŝlumiloj ĉe lernejo en Haitio kiu disfalis dum kelkcentoj da infanoj estis ene de ĝi. Almenaŭ 58 homoj mortis, kaj pli ol 120 vundiĝis, kiam la trietaĝa konstruaĵo en Port-au-Prince falis. La perdo de vivoj povus altiĝi ĉar multaj ankoraŭ restas kaptitaj sub la restaĵoj de la konstruaĵo.
 
Aviadilo kraŝas kaj mortigas ministron Retpoŝtadreso
Nordameriko - Diversaĵoj
MEKSIKO - 5-an de novembro, 2008.

La meksika ministro pri Internaj Aferoj Juan Camilo Mourino mortis, kune kun sep aliaj personoj kiam lia ministeria aviadilo kraŝis en centra Meksikurbo. La “Learjet” ekflamis kiam ĝi malsupreniris dum trafika pinthoro en la koro de la ĉefurba financa distrikto je proksimume 19:00 loka tempo (00:00 UT). Eksa vicĉefprokuroro, José Luís Santiago, kaj aliaj altrangaj konsilistoj estis ankaŭ mortigitaj en la kraŝo.

 
Sarah Palin viktimo de radioŝerco Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Diversaĵoj

USONO / KANADO - 3-an de novembro, 2008.

La usona kandidatino al vicprezidenteco Sarah Palin iĝis viktimo de petola ŝerca telefonvoko de kanada komediisto kiu sin prezentis kiel la franca prezidento. Marc Antoine Audette konvinkis la alaskan guberniestrinon, ke ŝi estis parolanta kun Nicolas Sarkozy dum sesminuta babilado elsendita sur Montreala radioprogramo.
 
Pli multe da artikoloj...
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL