eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
USONO - 22-an de februaro, 2010.

La usona prezidento Barack Obama rivelis novajn planojn kiuj celas antaŭeniri la leĝon por revizio de la usona kuracada sistemo. Unu el la kernaj proponoj donas al la usona registaro novan povon malebligi al sanaj asekurantoj trudi troajn prezaltigojn. Sro Obama decidis, ke la reformo de la kuraca sistemo en Usono estas ĉefparto de sia prezidenteco, sed ĝis nun li malsukcesis entrudi kaj akceptigi novan leĝon.

Ĵaŭdon, Barack Obama faros televidigitan debaton ĉe la Blanka Domo por diskuti la aferon. La asekura indica propono donas al la Federala Departemento pri Sanaj kaj Homaj Servoj - kune kun ŝtataj aŭtoritatoj - la povo malakcepti grandajn prezpliigojn, limigi ilin aŭ postulirabatoj por konsumantoj, la Blanka Domo diris sur sia retejo. La plej lasta plano de Sro Obama proponas al plejparto de Usonanoj akiri sanan asekuron, kun federalaj subvencioj por helpi al multaj havigi al si la superpagojn. Tiel la propono malebligas al asekuraj firmaoj rifuzi asekurojn al homoj kiuj suferas kuracajn problemojn.

La perdo de unu seĝo fare de la Demokratoj en la Senato favore al la Respublikana Scott Brown en januaro senhavigis ilin de ilia 60-seĝa plimulto en la Senato, kvankam ili ankoraŭ regas ambaŭ ĉambrojn. La debato de ĵaŭdo estas vidita kiel kerna momento en la provo de Barack Obama pasigi novan leĝon kaj tio venas post monatoj de ofte amare kontraŭitaj kongresaj debatoj.

Sro Obama paludis al la paroladoj en sia ĉiusemajna radioparolado sabate, dirante : "Mi ne deziras vidi ĉi tiun renkontiĝon iĝi politika teatro, kun ĉiu flanko kiu simple deklamus paroladajn punktojn kaj provus trafi politikajn punktojn. Male, mi petas al membroj de ambaŭ partioj serĉi komunan terenon, kaj klopodi por solvi problemon kiun ni spertas jam de generacioj."

La Domo de Reprezentantoj kaj la Senato adoptis malsamajn versiojn de la leĝopropono ĉe la fino de la lasta jaro, kaj ili nun devas esti kombinitaj en ununura tekssto, kiun Barack Obama povas subskribi kaj transformi en leĝon. Sro Obama diras, ke la reformo de la kuraca sistemo estas kerna afero por la tuta usona ekonomio super longa termino.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi