eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mallonge
Nordkoreio intensigas disputon kun Sudkoreio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 15
MalbonePlej bone 
Azio - Mallonge

NORDKOREIO / SUDKOREIO - 4-an de aŭgusto, 2008.

Nordkoreio anoncas, ke ĝi elpelos sudkoreajn laboristojn el montara feriejo, alia signo de plimalboniĝantaj rilatoj inter la du landoj. La decido venas unu monaton post kiam sudkorea turistino estis mortpafita de soldato ĉe la Monto Kumgang, speciala turisto zono en la nordo. La sudo, kiu interrompis vojaĝojn de siaj civitanoj al la feriejo, priskribis la nordan decidon kiel "nekompreneblan".

 
Freŝaj novaĵoj el Azio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Azio - Mallonge

La antaŭlasta eksterlanda halto de la Olimpika Torĉo disvolviĝis senprobleme en Nordkoreio.

Gravega trajnakcidento en Ĉinio mortigas 70 homojn.

 
En Azio, mallonge... Retpoŝtadreso
Azio - Mallonge

JAPANIO - 14-an de aprilo, 2008.

Balenkaptado ĝenata de kontraŭĉasaj aktivuloj.

La Japana balenkapta ŝiparo ne povis atingi sian kvoton, ĉar ĝi estis interrompita de bataloj kun kontraŭĉasaj aktivuloj (inter alie Green Peace). La agentejo pri fiŝkaptado diris, ke la ŝiparo kaptis 60% de la balenoj, kiujn ili planis kapti, tio estas 551 el la 850 planitaj. La ŝipoj, kiuj estis sekvitaj ĉirkaŭ la Antarkto de aktivuloj, revenos al sia hejmhaveno en la venontaj tagoj. La Japana ŝiparo ekforiris al la Antarkto lastan novembron. Sed respondeculoj diris, ke ili perdis 31 tagojn da ĉasado rezulte de la protestoj. "Sabotado de aktivuloj estas grava faktoro kiu kaŭzis nian malsukceson atingi nian celon," respondeculo de la agentejo pri fiŝkaptado diris.

MALAJZIO - 14-an de aprilo, 2008.

La ĉefa opozicia gvidanto denove rajtigita partopreni politikan vivon.

La Malajzia ĉefa opozicia partio okazigos amaskunvenon, por marki la finiĝon de malpermeso kiu trafis sian gvidanton Anwar Ibrahim. Efektive al li estis malpermesite konkuri por oficiala posteno. La partio de Popola Justico diris, ke ĝi faros retronombradon ĝis la malpermeso eksvalidiĝos ĉe noktomezo, malgraŭ la avertoj de la polico, ke la amaskunveno estas kontraŭleĝa. Sro Anwar, eksa vicĉefministro estis enprizonigita en 1998 pro akuzoj politike instigitaj, laŭ li. La Malajziaj opoziciaj partioj elfaris bone en lastatempa balotado. Ili gajnis regadon en kvin el la 13 ŝtatoj de la lando en la lasta nacia balotado en marto. La reganta koalicio suferis sian plej malbonan rezulton de jardekoj, provokante alvokojn al eksiĝo de la gvidanto Abdullah Badawi.

OMANO - 14-an de aprilo, 2008.

Alveno de la Olimpika Torĉo.

La Olimpika torĉo atingas la Sultanlandon Omanon, sian ununuran halton en Mezoriento, survoje al la Olimpika gastiganta urbo, Pekino. La torĉo alvenas en la ĉefurbo, Maskato, frue lundon matene veninte de Tanzanio, kie la stafetkurado okazis tute senprobleme. La parado en Omano antaŭvideble ne prezentos la protestojn pri homaj rajtoj kiuj kaŭzis ĥaoson ĉe antaŭaj kuroj en Londono, Parizo kaj San-Francisko. Omano havas fortajn ekonomiajn ligojn kun Ĉinio, grava importisto de ĝia petrolo. La parado okazos vespere por eviti tro altajn temperaturojn. Okdek geatletoj portos la flamon sur distanco de 20 km tra la urbo. Post Omano, la Olimpika torĉo iros al la Pakistana ĉefurbo, Islamabad.

BARATO / BANGLADEŜO - 14-an de aprilo, 2008.

Inaŭguro de nova trajnservo inter la du landoj.

La pasaĝertrajno inter Kalikato en Barato kaj la ĉefurbo de Bangladeŝo, Dhaka, rekomencas funkcii post interrompo de pli ol 40 jaroj. Trajnoj vojaĝis ambaŭdirekte lundon 14-an de aprilo, kiel unua servo ekde la milito de 1965 inter Barato kaj Pakistano. Bangladeŝo, antaŭe Orienta Pakistano, akiris sian sendependecon disde Pakistano en 1971, sed Delhio kaj Dhaka nur konsentis restartigi la trajnligon en 2001. La trajno estas kromnomata "Maitreyi", aŭ "Amikeco". Unu trajno ekiris de Dhaka por la inaŭgura vojaĝo longa je 500 km ĝis Kalikato, dum alia trajno ekstartis de Kalikato al Dhaka.

Tamen estas kelkaj homoj en Barato kiuj diras, ke tiu ĉi nova trajnservo povos konduki al pliigo de kontrabandado kaj kontraŭleĝa enmigrado. Malgraŭ tio, ke sekurecaj kontroloj ĉe la landlimo daŭras kvar horojn, la nova trajno estas alia signo, ke normalaj rilatoj establiĝas inter la du landoj. Dume la 360-seĝa Amikeco-trajno el Kalikato en sia inaŭgura vojaĝo transportis apenaŭ 65 pasaĝerojn, inkluzivante ĵurnalistojn kaj politikistojn. Bangladeŝo kaj la Barata ŝtato de Okcidenta Bengalio antaŭe formis unuiĝintan Bengalion kaj multaj ĉe ambaŭ flankoj de la landlimo dividas komunan lingvon kaj havas parencojn sur la alia flanko.

 
En Suda Azio mallonge... Retpoŝtadreso
Azio - Mallonge

BARATO - 8-an de aprilo, 2008.

Komunaj militaj ekzercoj kun Germanio.

Tri Germanaj marameaj militŝipoj, inkluzivante kontraŭaviadan ŝipon, alvenis en Kochi por partopreni komunajn ekzercojn kun la Barata mararmeo. La Germana ekzercgrupo, konsistas el ŝipoj FGS Hamburg, FGS Berlin kaj FGS Köln estrata de la kapitano Michael Budde kiel komandanto de la ekzercgrupo. La ŝipskipo laŭdire vizitos trejnadan lernejon en la Maramea bazo de Kochi kaj partoprenos sportajn ekzercojn kun la Barata mararmeo. La vizito de Barataj oficiroj al la Germanaj ŝipoj kaj iliaj komunaj ekzercoj okazos antaŭ la ŝipa foriro je la 8-a de aprilo.

BARATO - 8-an de aprilo, 2008.

Novaj ŝanĝoj en la kabineto de la ĉefministro.

La Barata ĉefministro reformis sian kabineton aldonante sep novajn subministrojn, sed li lasis kernajn ministeriojn senŝanĝaj antaŭ la balotadoj de 2009. La ĉefministro Manmohan Singh instalis tiujn sep novajn ministrojn kaj promesis daŭrigi la batalon kontraŭ inflacio, kiu forte ekaltiĝis, kiam la reganta koalicio eniras la finan fazon de ĝia kvinjara mandato. La ĉefministro diris, ke la kabinetaj ŝanĝoj celas enkonduki miksaĵo de "pli junaj kaj pli spertaj homoj". La registaro de Sro Singh, elektita en majo 2004, estas trafita de akra kritiko far ĝiaj komunistaj alianculoj kaj la opozicio pro tio, ke ĝi ne povis kontraŭi la fortan inflacion.

AFGANIO - 8-an de aprilo, 2008.

Atencoj al policanoj en la kontraŭdroga batalo.

Sep Afganaj kontraŭdrogaj policanoj mortis en interpafado kun Talebanaj ribeluloj, dum du aliaj policistoj estis mortigitaj per vojflanka bombo. "Sep policanoj, kiuj laboris en kampanjo de elimino de papavo, estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj. Kvin Talebanoj estis ankaŭ mortigitaj", la provinca policestro Sajed Agha Saqe diris al AFP agentejo. La batalo okazis en la Maywand distrikto de la provinco Kandaharo kaj daŭris du horojn, li diris. En alia akcidento kiu okazis lundon en provinco Helmand, du policanoj estis mortigitaj kaj ses aliaj vunditaj kiam ilia veturilo estis frapita de vojflanka bombo. Afganio estas la monda plej grava opioproduktisto konsistigante pli ol 90 procentoj de la tutmonda provizo. Proksimume 100 kontraŭdrogaj policanoj perdis la vivon en la pasinta jaro, laŭ la Afgana registaro.