Mezoriento - Sciencoj |
  EGIPTIO - 18-an de februaro, 2010.
La egipta "knaboreĝo" Tutanĥamono eble mortis pro malario, post kiam tiu malsano elrabis lian korpon, kripligitan de malofta ostomalordo, fakuloj anoncas. La eltrovoj povus nun nuligi konspirajn teoriojn pri murdo. La sciencistoj en Egiptio pasigis la lastajn du jarojn en ekzamenado de la mumiigitaj restaĵoj de la 19-jara faraono per eltiro de lia sangon kaj DNA.
|
|
Mezoriento - Sciencoj |
  EGIPTIO - 20-an de aprilo, 2009.
Virina kranio, elterigita apud la urbo Aleksandrio, povus esti tiu de la plej fama el la reĝinoj de Egiptio : Kleopatra. Tiu eltrovo, se ĝi montriĝas vera, povus esti la plej grava ekde la identigo de la tombo de Tutanĥamono en 1922. Pasintmonate, kiam ekstartis la arĥeologiaj serĉoj, la arkeologisto Zahi Hawass estis optimisma, kaj esperis fari gravan eltrovon.
|
Mezoriento - Sciencoj |
  IRANO - 3-an de februaro, 2009.
Irano anoncas, ke ĝi lanĉis sian unuan nacie faritan sateliton surorbiten. La prezidento Mahmud Ahmadineĵad diris, ke la lanĉo estis sukcesa kaj ke dank'al ĝi Irano "oficiale de nun ĉeestas en la kosmo". La satelito, lanĉita per Safir-2 raketo, estas dediĉita al telekomunikaj kaj esploraj celoj, la irana ŝtata televido diris. La usona Departemento pri Eksterlandaj Aferoj diris, ke la lanĉo "tre gravas" kaj povus estigi evoluadon en balistikaj misiloj. Irano insistas siaflanke, ke sia intenco estas paca.
|
Mezoriento - Sciencoj |
 ISRAELO - 18-an de oktobro, 2008.
La 9000-jara restaĵoj de patrino kaj ŝia bebo antaŭ nelonge eltrovitaj proksime de la marbordo de Israelo donas la plej fruajn konkretajn indicojn de homa tuberkulozo, diras esploristoj. La ostoj estis elfositaj el Alit-Yam, antikva neolitika vilaĝo apud Haifa, kiu restis mergita en la Mediteraneo dum miloj da jaroj. Fakuloj de "University College" en Londono kaj la Universitato de Tel-Aviv uzis DNA-teknologion por konfirmi la bakterion.
|
Mezoriento - Sciencoj |
 UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 12-an de septembro, 2008.
Antikvaj civilizacioj, ekzemple la Majaoj kaj Antikva Egiptio, estas konataj pro ilia nekredebla arto de arkitekturo. La antikvaj homoj neniam povintus imagi, ke la formo de siaj piramidoj estos uzita kiel modelon por la lasta ekologia konstruaĵo kiu fariĝos alia nova ornamaĵo de Dubajo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |