eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Giganta piramido konstruota en Dubajo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Sciencoj

UNUIĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 12-an de septembro, 2008.

Antikvaj civilizacioj, ekzemple la Majaoj kaj Antikva Egiptio, estas konataj pro ilia nekredebla arto de arkitekturo. La antikvaj homoj neniam povintus imagi, ke la formo de siaj piramidoj estos uzita kiel modelon por la lasta ekologia konstruaĵo kiu fariĝos alia nova ornamaĵo de Dubajo.

La firmao Timlinks, kiu evoluigas ekologie sekurajn projektojn, lastatempe eldonis kelkajn miregigajn bildojn de giganta piramido nomata "Ziggurat". La firmao ankaŭ poŝtis la informojn kun la intenco oficiale malfermi la piramidon dum la ekspozicio pri urba pejzaĝo en Dubajo (
Cityscape Dubai), kiu okazos de la 6-a al la 9-a de oktobro ĉi-jare. La giganta piramido estos konstruita sur 2,3 kvadrataj kilometroj de grundo kaj kapablos loĝigi ĝis unu miliono da homoj. Timlinks diris, ke la zigurato ne dependos de la kutima energia sistemo dank'al la uzo de vaporo, vento kaj aliaj naturaj rimedoj. La konstruaĵo ankaŭ estos aparta dank'al sia tre efika transportsistemo de komunikado kiu funkcios ambaŭ vertikale kaj horizontale. Aldone, la firmao intencas uzi privatajn "verdajn" zonojn por agrikulturaj celoj.

Specialistoj de la Internacia Instituto pri Medio diris, ke la teknologioj uzitaj ĉe la zigurato igos ĝin realigebla centro. Timlinks jam patentis la konstruon kaj la teknologion evoluigitan por la projekto. Kelkaj eŭropaj profesoroj ĉeestos la ekspozicion pri urba pejzaĝo en Dubajo por klarigi kiel konstruaĵo tiel granda kiel la moderna zigurato uzeblas en pli grandaj projektoj. Tio verŝajne signifas, ke la giganta piramido ne estos la sola konstruaĵo de tia speco en la mondo.

Zigurato estis templa turo de la antikva Mezopotamio kaj Irano, kaj ĝi havas la formon de terasa piramido kun sinsekve retiriĝantaj etaĝoj aŭ niveloj. Iuj modernaj konstruaĵoj similaj al pluretaĝaj piramidoj ankaŭ havas nomon "zigurato". Ziguratoj estis gravaj konstruaĵoj en Sumero, Babilonio, kaj Asirio en antikva Mezopotamio. La plej fruaj ekzemploj de tiaj ziguratoj estis simplaj platformoj, kiuj datiĝas de la Ubaida periodo dum la kvara jarmilo antaŭ Kristo, kaj la lasta datiĝas de la 6-a jarcento antaŭ Kristo. La supro de la zigurato estis plata, malsame al multaj piramidoj. Sunobakitaj brikoj konsistigis la kernon de la zigurato kaj bakitaj brikoj restis ekstere. La surfaco estis ofte glazurita per malsamaj koloroj kaj eble havis astrologian signifon. La nombro de niveloj etendiĝis de du al sep, kun sanktejo aŭ templo ĉe la pinto. Aliro al la sanktejo eblis tra serio da deklivirejoj sur unu flanko de la zigurato aŭ tra spirala deklivirejo de la bazo al pinto.

Rimarkindaj ekzemploj de ĉi tiu strukturo inkluzivas la Grandan Zigurato de Ur kaj Ĥorsabad en Mezopotamio. La ziguratoj tiam ne havis internan ĉambron. Ili estis preskaŭ ĉiam kvadrata aŭ rektangula, kie ĉiu flanko estis ĝenerale pli ol 50 metrojn longa. La mezopotamia ziguratoj ne estis lokoj por publika adoro aŭ ceremonioj. Ili estis kredeble loĝlokoj por la dioj. Tra la zigurato, la dioj povis esti apud la homaro, kaj ĉiu urbo havis sian patronan Dion. Nur pastroj rajtis iri sur la ziguraton aŭ en la ĉambrojn ĉe ĝia bazo, kaj estis ilia respondeco prizorgi la diojn kaj prizorgi iliajn bezonojn. La pastroj estis tre potencaj membroj de la socio.


Pliaj informoj ĉe
: InFuture.ru
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi