eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mallonge
En Sudameriko, mallonge... Retpoŝtadreso
Sudameriko - Mallonge

KOLOMBIO - 16-an de aprilo, 2008.

Vulkano erupcias.

La Kolombaj respondeculoj deklaris "staton de ruĝa alarmo" post kiam vulkano erupciis 240 km sudokcidente de la ĉefurbo, Bogotá. La Nevado de Huila, la landa tria plej alta pinto, komencis elsputi fumon kaj cindron malfrue lundon nokte. Miloj da homoj loĝas en la ombro de la vulkano kaj estis evakuitaj. Servoj de urĝa interveno serĉas halojn kaj lernejojn kiel ŝirmejoj. La vulkano aktiviĝis denove post jarcentoj de neaktiveco. Fakuloj provas taksi ĉu la erupcio verŝajne plimalboniĝos aŭ stabiliĝos. Tamen, respondeculoj diras, ke ne estas tuj okazonta risko de grava erupcio. Ekde 1985, Kolombio traktas la tondradon de vulkanoj kun timego kaj respekto. Tiujare la vulkano Nevado del Ruiz erupciis en la okcidenta provinco de Caldas, kaj lafo englutis la urbon Armero kaj ĝiajn 25 000 enloĝantojn.

BRAZILO - 16-an de aprilo, 2008.

Novaj naftorezervoj trovitaj.

Brazilo ĵus eltrovis tion, kio povus esti la tria plej granda naftorezervo en la mondo, laŭ la estro de la Nacia Nafto Agentejo. La profundmara trovaĵo de la ŝtata petrolofirmao Petrobras povus produkti 33 miliardojn da bareloj en rezervoj. Pliaj testoj estas necesaj por taksi la skalon de la trovaĵo, proksime de la marbordo de Rio de Janeiro, sed analizistoj diras, ke tio povus havi gravajn implicojn. Brazilo jam anoncis novajn gas- kaj petroleltrovojn pasintjare. En decembro 2007, Brazilo diris, ke ĝi trovis novan rezervon de eble ok miliardoj da bareloj, en la regiono de Espirito Santo, nur unu monaton post la eltrovo de alia rezervo en la apuda Tupi naftejo. Laŭ Usona Departemento pri Energio, la Brazilaj nunaj ekzistantaj naftorezervoj totalas 11,8 miliardojn da bareloj, dum Ŭsono disponas je 21,8 miliardoj. Petrobras diris, ke "pli konvinkaj donitaĵoj" pri la potencialo de la eltrovo estas studotaj por pli precize taksi ĝin. La proparolanto de la Nacia Nafto Agentejo diris, ke la komunikaĵo de sia prezidanto Harold Lima pri la trovaĵo baziĝas sur nekonfirmitaj fontoj. Eĉ se la rezervoj estas pruvitaj, probable dek jaroj estos necesaj antaŭ ol la lasta trovitaĵo povos doni gravajn provizojn.

 
En Sudameriko, mallonge... Retpoŝtadreso
Sudameriko - Mallonge

BOLIVIO - 11-an de aprilo, 2008.

Bolivio persekutas gvidantojn de provinco celanta memstarecon.

La Bolivia ministro pri internaj aferoj asertas, ke La Paz jure persekutos la gvidantojn de la subŝtato de Santa Cruz kiuj lanĉis kampanjon por akiri memstarecon. La opoziciaj gvidantoj de Santa Cruz organizos referendumon pri memstareco je la 4-a de majo. "Ni eĉ ne havas elekton kun tio. Ni estas devigitaj komenci proceson pro tio, kion ili entreprenis: antaŭenigi kaj starigi kontraŭleĝajn eventojn," diris la aŭtoritatoj. La prezidento Evo Morales priskribis la movon por memstareco en Santa Cruz kiel ribela. Li petis, ke la afero aperu en tribunalo. Kvankam la registaro, la kongreso kaj la nacia tribunalo de balotadoj kontraŭas tiun movon, Ruben Costas, la guberniestro de la subŝtato de Santa Cruz, kaj liaj alianculoj ŝajne firme intencas iniciati la balotadon. La opozicio en tiu orienta provinco siaflanke kontraŭas legitimon de konstitucia projekto celanta doni pli grandan politikan potencon al indiĝenaj grupoj kaj dividi la ŝtatajn enspezojn kun ili.

EKVADORO - 11-an de aprilo, 2008.

Pintaj militistoj eksiĝas.

Pinta membro de la Ekvadora militista komandaro eksiĝas post disputo kun la prezidento Rafael Correa pri enŝteliĝo de la Usona CIA en la landan sekurecon. Hector Comacho, Ekvadora estro de la ĉefstabanoj kaj la Armea Komandanto, Guillermo Vasconez ankaŭ eksiĝis, ĉar la malkonsento inter la militistaj gvidantoj kaj la prezidento Correa rilate la CIA-agadon en la lando pligrandiĝas. La eksiĝoj koincidas kun la enoficiĝo de la nova Ekvadora ministro pri Defendo Javier Ponce, kiu anstataŭas la eksan ministron Wellington Sandoval. La nova ministro pri Defendo Ponce asistis la maldekstrisman demagogon Correa, pretekstante, ke la CIA vaste kaj amase enŝteliĝas en la Ekvadoran militistajn kaj politikajn sekretajn servojn. "Ni ja akceptas eksteran kunlaboron, sed tie ne povas esti strategiaj informaj retoj kiuj agadas kontraŭ nia suvereneco," Sro Ponce rimarkis. Pasintsemajne, la prezidento Correa kulpigis Ekvadorajn militistojn kaj policistojn pri transpaso de informoj al Kolombio, kiu estas alianculo de Usono.

 
Mallonge en Sudameriko Retpoŝtadreso
Sudameriko - Mallonge

ARGENTINO - 27-an de marto, 2008.

Kultivistoj en Argentino promesas daŭrigi tutlandan proteston post kiam la registaro rifuzis retiri impostaltigojn pri agrikulturaj eksportoj. Du semajnoj da blokado de kultivistoj provokas gravajn mankojn de viando kaj laktaĵoj en la butikoj de la ĉefaj urboj. Pro la nesufiĉoj, miloj da Argentinanoj alstratiĝis por subteni la kultivistojn. La prezidentino Cristina Fernández, kiu enoficiĝis en decembro, diras, ke la pliigataj impostoj de bienaj eksportoj estas pravigitaj. Protestantoj haltas kamionojn kiuj transportas bienproduktojn kaj aŭ resendas ilin, aŭ forĵetas la varojn sur la vojoj.

ĈILIO - 27-an de marto, 2008.

La aŭtoritatuloj sur la Paskinsulo detenas arestitan Finnan turiston pro suspektata provo ŝteli orelon de unu el la mondfamaj Moai ŝtonstatuoj. La polico sur la Pacifika insulo, kiu estas transmara teritorio de Ĉilio, diris, ke virino vidis lin ŝteli la ŝtonan orelon, kiu tiam falis kaj rompiĝis en pecojn. Marko Kulju riskas nun sep jarojn da enprizonigo kaj monpunon se li estos juĝita kulpa laŭ la leĝoj protektantaj naciajn monumentojn. La statuoj de Polineziaj prauloj estas proksimume 1000-jaraĝaj. Estas preskaŭ 900 Moai sur la Paskinsulo, en diversaj stadioj de konstruo, iuj pli ol 10-metrojn altaj kaj ili pezas pli ol 80 tunojn.