Sudameriko : lasttempaj artikoloj
- Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon
- Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo
- Alianculoj de Uribe venkas en balotado
- Nova ĉilia prezidento enoficiĝas dum nova tertremo
- Lingvo malaperas en Gujano
- Ĉilio trafita de fortega tertremo
- Argentino subtenata de najbaroj en disputo kun Britio
- Virino iĝas prezidento de Kostariko
- Evo Morales reelektita prezidento de Bolivio
- Urugvajo : iama ribelulo iĝas prezidento
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Lingvo malaperas en Gujano | ![]() |
![]() |
Sudameriko - Socio |
![]() ![]() La tielnomata "Berbice-nederlanda", kiu estas nederlanda kreola lingvo parolata en la antikva gubernio de Gujano, estis oficiale deklarita malaperinta, laŭ artikolo de la ĉi-monata nederlandlingva eldono de la revuo "National Geographic". ![]() Ĝi estas miksaĵo de la nederlanda zelanda dialekto, la loka aravaka indiana lingvo kaj la lingvo Ijo, parolita de sklavoj el Niĝerio. La raporto deklaris, ke antaŭ 20 jaroj ankoraŭ estis kelkaj parolantoj de tiu Berbice-nederlanda en Gujano. Tamen, pro tio, ke estis eltrovite, ke la lasta parolanto mortis en 2005, la aŭtoritata internacia lingva datumaro "Ethnologue" deklaris la Berbice-nederlandan kiel nun malaperinta lingvo. Artikolo ĉerpita el la gujana gazeto Stabroek News |