eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Pacifiko
Aŭstralio revizios siajn cunamo-atentigojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
AŬSTRALIO - 06-an de marto, 2010.

Avertoj pri cunamoj en Aŭstralio devas esti reviziitaj post kiam miloj de plaĝovizitantoj neglektis atentigojn, sekve de la intensega tertremo de Ĉilio. Savnaĝistoj devis peni por malpleni plaĝojn en Kvinslando kaj Novsudkimrio, ĉar loĝantoj kaj vizitantoj aŭ revenis al la akvo aŭ venis malsupren por rigardi la cunamon alveni.
 
Posteuloj de kanibaloj pardonpetas Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
VANUATUO - 09-an de decembro, 2009.

La 8-an de decembro 2009 la aborigena trajbo loĝanta en la insula ŝtato Vanuatuo oficiale pardonpetis al posteuloj de la brita misiisto John Williams (1796-1839). Li envenis al la insulo Erromango en novembro 1839 kune kun sia parulo John Harris por konverti al kristanismo lokajn loĝantojn, sed ambaŭ estis mortigitaj kaj manĝitaj de tiuj.

 
Gigantaj glacimontoj alproksimiĝas al Nov-Zelando Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
NOV-ZELANDO - 26-an de novembro, 2009.

 
Averto estas publikigita al ŝipoj en la suda Pacifika oceano post kiam pli ol 100 glacimontoj estis ekviditaj drivantaj al Nov-Zelando. La glacimontoj, el kiuj kelkaj estas 200 metrojn altaj, estis kredeble rompitaj de Antarkta glaciplato. Multaj sciencistoj kredas, ke ĉi tiuj segmentoj disrompiĝos longe antaŭ ol atingi la novzelandan marbordon.
 
Aŭstralio pardonpetas al "forgesitaj infanoj" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Socio
AŬSTRALIO - 17-an de novembro, 2009.

 
La aŭstralia ĉefministro Kevin Rudd pardonpetis al la centmiloj da homoj, britaj enmigrintoj, kiuj estis fitraktitaj aŭ neglektitaj kiam ili estis infanoj. Sro Rudd diris, ke li estas "profunde" ĉagrenita pro la doloro kaŭzita al la infanoj kaj iliaj familioj. Li esperas, ke la nacia pardonpeto helpos  "kuraci la doloron" kaj estos turnopunkto en aŭstralia historio. Kelkaj 500 000 "forgesitaj Aŭstralianoj" estis fitraktitaj aŭ neglektitaj en orfejoj kaj infanhejmoj de 1930 al 1970.
 
Palaŭo : pioniro de ŝarkorifuĝejo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
PALAŬO - 29-an de septembro, 2009.

Palaŭo estas kreonta la tutmondan unuan "ŝarkorifuĝejon", kiu malpermesos ĉian komercan ŝarkokaptadon en siaj maroj. La prezidento de la eta Pacifika respubliko, Johnson Toribiong, anoncis la malpermeson dum vendreda seanco de la UN-Ĝenerala Asembleo. Dum duono de la mondaj oceanaj ŝarkoj estas minacataj de malapero, ekologiistoj rigardas la decidon kiel "ludoŝanĝon".
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL