eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Impresaj polvoŝtormoj super Aŭstralio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Natura medio
AŬSTRALIO - 23-an de septembro, 2009.

Grandega parto de la aŭstralia orienta marbordo, inter alie la plej granda urbo Sidnejo, estas vualita de ruĝa polvo alblovinta de la dezerto fora. Videbleco en Sidnejo estis tiom malbona, ke flugoj estis deturnitaj kaj la trafiko de pramŝipoj en la haveno interrompita. Gravaj monumentoj kiel la Operejo estis ne plu videblaj, kaj multaj loĝantoj devis eliri kun maskoj.

Servoj de urĝa interveno raportis ekpliiĝon de alvokoj de homoj kun spirproblemoj. Polvoŝtormoj oftas en la senpluva "ruĝa centro" de Aŭstralio, sed ili malofte atingas la enloĝatajn marbordajn regionojn. La ŝtormo kripligis la transportilaron, kaŭzis longajn prokrastojn de flugoj kaj abundegan trafikon sur gravaj vojoj. Infanoj, maljunuloj kaj homoj kun spiraj problemoj devis resti endome ĝis la polvo malaperos poste merkredon.

La polvoŝtormo forbloviĝis super maro dank'al la fortaj ventoj. Merkredon matene, la polvoŝtormo etendiĝis laŭ centoj da kilometroj laŭ la marbordo de Aŭstralio. Respondeculoj diris, ke aeropoluaj niveloj de la polvo estis la plej altaj iam registritaj kun 15 500 mikrogramoj de partikloj / kvadrata metro. "Ĉe klara normala tago oni trovas ĉirkaŭ 10-20 mikrogramojn / kvadrata metro," diras Chris Eiser de la NSW departemento de natura medio. "Dum arbara incendio, kiam estas peza fumo ĉirkaŭe, ni atingas nivelon de 300 al 500 mikrogramoj" Aliaj fakuloj karakterizis la polvoŝtormon kiel la plej malbonan en Aŭstralio ekde la 1940-aj jaroj. 

Tanya Ferguson loĝantino de Sindejo, karakterizis la polvoŝtormon kiel la plej strangan aferon, kiun ŝi iam ajn vidis en sia vivo. "Tio similis al pejzaĝo sur Marso," ŝi rakontis al ĵurnalistoj. "Mi neniam estis tie, evidente, sed mi imagas al kio la ĉielo tie similus." La Aŭstralia Buroo de Meteologio avertis pri "vastaj difektaj ventoj" en Sidnejo kaj aliaj lokoj, ĉar ekblovoj de 65 km/h frapis la urbon. Internaciaj flugoj al kaj de Sidnejo estis deturnitaj aliurben kaj estis laŭlonge prokrastitaj ĉe la flughaveno tra la tuta merkredo.

Doktoroj avertis, ke infanoj, maljunuloj, gravedaj virinoj kaj homoj kun koro- kaj pulmomalsanoj estas precipe minacataj kaj restu endome. "Polvoŝtormoj estas precipe danĝeraj por iu kun kronika pulmomalsano. Kiam la partikloj suerpas 300 mikrogramoj / kvadrata metro, polvoŝtormoj prezentas riskon por pulma sano," klarigas Dro Phillip Thompson de la Universitato de Okcidenta Aŭstralio.

La polvonubo en Brisbane, proksimume 730 km norde de Sidnejo, estis ankaŭ laŭ raportoj maldensa merkredon posttagmeze, sed prognozistoj avertis, ke pliaj ŝtormoj estas probablaj dum la venontaj tagoj. Aŭstralio spertis ege malfacilajn lastajn dudek kvar horojn. la lando ankaŭ estis trafita de tertremoj, ŝtormoj kaj arbaraj incendioj. En partoj de Nova Suda Kimrio, grandegaj hajleroj trafitaj de fulmotondroj frakasis fenestrojn kaj devigis al loĝantoj kuri al plej proksimaj ŝirmiloj. Pli norde en Kvinslando, respondeculoj malpermesis al loĝantoj fari fajrojn en multaj lokoj kiam arbaraj incendioj ekaperis post alveno de varma, seka vetero. Du negravaj tertremoj frapis la provincon de Victoria mardon, kaj pluvegoj kiuj sekvis kondukis respondeculojn publikigi averton de subitaj inundoj.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi