eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Delfeno ne volas halti ludon ! Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Diversaĵoj
NOV-ZELANDO - 05-an de aŭgusto, 2009.

Novzelanda naĝistino estis en malfacila situacio, kiam amika delfeno malhelpis ŝin reveni al marbordo. La virino estis naĝanta kune kun la delfeno, nomata Moko, ĉe Mahia Beach sur la Norda Insulo. Sed la ludema delfeno ne deziris fini la amuzan momenton. Homoj ĉe apuda kafejo poste aŭdis ŝin krii por helpo, kaj remis en direkto al ŝia savo.

Ŝi estis trovita, elĉerpita kaj ekstreme malvarma, dum ŝi alkrociĝis al buo meze de maro. Ŝi rakontis, ke la delfeno ne volis ŝin vundi. La virino, kiu volis resti anonima, surhavis specialan vestaĵon. Sed ĝi ne protektis ŝin de la vintra malvarmo. Ŝi diris al la ĵurnalo Gisborne Herald : "Mi eliris sole tre malfrue, kiu verŝajne ne estis la plej saĝa afero por fari. "Ni estis ĉirkaŭludantaj dum kelka tempo kaj tamen kiam mi volis reveni, li nur volis plu ludi. Mi elĉerpiĝis kaj komencis paniki."

Moko ekloĝiĝis ĉe Mahia Plaĝo, sude de Gisborne, antaŭ du jaroj, kaj fariĝis grava allogaĵo. Dum la somero, centoj da homoj iras al la akvo por ludi kun li. Sed estas malpli da homoj en la vintra periodo, kaj loĝantoj kredas, ke tiame sentas sin soleca kaj enuas. Moko, trijara granda delfeno, akiris tutmondan famon en marto pasintjare, kiam li venis al la savo de du balenoj. La balenoj - patrino kaj filino - estis lacegaj kaj konfuzitaj, kaj ne povis trovi sian vojon preter sabla baro. Moko estis vidita gvidanta ilin desupre mallarĝan kanalon al plis sekura loko. Sed sciencistoj zorgas pri la sano de Moko. En lastatempa studo ili trovis sur li cikatrojn de boatoj kaj fiŝhokoj. Ili atentigis, ke el la 30 "solaj" delfenoj identigitaj tutmonde, 14 jam estas vunditaj aŭ mortis rezulte de ilia interrilatado kun homoj.
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi