La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
Omar Bongo Ondimba, la prezidento de Gabono, mortis hieraŭ en kuracejo en la hispana urbo Barcelono, la gabona ĉefministro anoncis. Bongo, kiu estis la reganto de afrika ŝtato kun la plej longa mandato, mortis ĉe la malsanulejo de Quirón je la aĝo de 73 jaroj, Jean Eyeghe Ndong diris en komunikaĵo.
GABONO / KONGO / EKVATORA GVINEO / FRANCIO - 3-an de decembro, 2008.
Franca kontraŭkoruptaj aktivuloj decidis starti proceson kontraŭ la prezidentoj de Gabono, Kongo kaj Ekvatora Gvineo. Ili akuzas, ke tiuj prezidentoj akiris luksajn hejmojn en Francio, aĉetitaj per malversaciita publika mono. La franca grupo "Malkaŝemeco Internacia", la neregistara grupo "Ŝerpo" kaj gabona civitano lanĉis komunan agon kontraŭ la prezidentoj Omar Bongo Ondimba, Denis Sassou Nguesso kaj Teodoro Obiang, kaj kelkaj el iliaj asociitoj, ili diris en komuna komunikaĵo.
Niĝeria agentejo pri manĝaĵoj kaj kuraciloj anoncas, ke 25 geinfanoj kiuj havas inter tri monatojn kaj kvar jarojn mortis post kiam ili englutis kontaminatan dentopuŝan siropon. La Nacia Agentejo pri Administro kaj Kontrolo de Manĝaĵoj kaj Kuraciloj (NAFDAC) diris, ke ĝi fermis la fabrikon en Lagos, "Barewa Pharmaceuticals".
Saŭda cisterna superŝipo kaperita de piratoj kun ŝarĝo de 100 milionoj da usonaj dolaroj da petrolo ankriĝis apud la marbordo de Somalio. La "Sirius Star" estas la plej granda ŝipo iam ajn kaperita. Ĝi estis kaptita en la Hinda Oceano apud orienta Afriko dimanĉon en la plej aŭdaca atako de piratoj venintaj el anarkia Somalio. "Ni povas konfirmi, ke la ŝipo estas ankrata ĉe la somalia marbordo apud la urbo Haradheere," la leŭtenanto Nathan Christensen, proparolanto por la usona kvina militista ŝiparo, diris hodiaŭ.
Almenaŭ 60 homoj mortis en kolizio inter pasaĝeraŭtobuso kaj varkamiono en tiu okcidentafrika lando. La du veturiloj ekbrulis post la kraŝo kaj multaj restis kaptitaj en la aŭtobuso, loka oficialulo diris al AFP novaĵagentejo. La akcidento okazis ĉe tagiĝo apud la urbo Boromo, 167 km okcidente de la ĉefurbo, Uagaduguo.