eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Afriko - Politiko
EBURA BORDO - 13-an de februaro, 2010.

 
La prezidento de Ebura Bordo Laurent Gbagbo dissolvis la registaron kaj balotadan komisionno, pridubigante pri kiam la jam longe prokrastitaj balotadoj okazos. Li petis al la ĉefministro Guillaume Soro formi novan registaron. Sro Gbagbo akuzis la balotadan komisionon pri fraŭda provo aldoni pli ol 400 000 homoj al la definitiva nomaro de voĉdonantoj.

La kontraŭstaro diras, ke la plimulto de ili estas anoj de etnoj en la nordo, kiuj verŝajne ne aprobos Sron Gbagbo. En la pasintaj du semajnoj, prezidentaj subtenantoj provis uzi la tribunalojn por forigi milojn el la listoj de voĉdonantoj, akuzante, ke ili estas fremduloj. Ebura Bordo, kiu estas la plej granda kakaoproduktisto en la mondo, malrapide retrovas trankvilecon kaj bonfarton, post kiam ĝi estis tranĉita en du partoj pro interna milito dum kelkaj jaroj. Tamen, provoj okazigi balotadojn estas fojerefoje prokrastitaj.

En registrita mesaĝo elsendita lastan vendredon, la prezidento Gbagbo anoncis, ke la registaro de Ebura Bordo estas dissolvita. Li ankaŭ diris, ke li likvidas la Komisionon pri Balotadoj, argumentante, ke ĝia direktoro Robert Beugre Mambe "kondukis kontraŭleĝan operacon". Sro Mambe estas membro de opozicia partio. "Mi deziras registaron, kiu servas la intereson de Eburabordanoj kaj ne la ordoj de politikaj partioj," Sro Gbagbo aldonis. "La misio de ĉi tiu nova registaro estos, sub la aŭtoritato de la prezidento kaj la ĉefministro, kompletigi la finajn agojn necesajn por eltiri Eburan Bordon el sia politika krizo."

La opozicio diras, ke la plimulto de la homoj kiuj estis malkvalifikitaj de la Komisiono pri Balotadoj estas anoj de etnoj en la nordo de la lando, kiuj verŝajne ne subtenos Sron Gbagbo en iu ajn voĉdono. Balotadoj, kiu devis okazi la29-an de novembro 2009, estis jam ses fojojn prokrastitaj. La prezidento Gbagbo estis elektita en oktobro 2000 por kvinjara mandato. Merkredon la ĉefministro Soro, la gvidanto de la eksribeluloj, interrompis juĝajn decidojn de balotanto-enskribiĝo pro altiĝanta streĉa situacio. La eksribelulo de la Novaj Fortoj kaptis nordan parton de Ebura Bordo en 2002. Ili nun dividas la potencon kun Sro Gbagbo laŭ pacakordo.

Legu pli pri Laurent Gbagbo
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi