Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto | ![]() |
![]() |
Afriko - Politiko |
![]() ![]() La ĉefa kontraŭstara partio en Togolando diras, ke ĝi ne agnoskas la rezulton de la balotado kiu revenigis la prezidenton Faure Gnassingbe al potenco. La "Unio de Fortoj por Ŝanĝo" (france UFC) diris, ke estis vasta fraŭdo kaj ĝi planas defii la rezulton en Konstitucia Tribunalo de la lando. La opozicia partio deklaris, ke sia gvidanto, Jean-Pierre Fabre, gajnis la voĉdonadon kaj formos la sekvantan registaron. Sro Gnassingbe estas la filo de la lasta diktatoro de Togolando. Li gajnis 1,2 milionoj da voĉdonoj el du milionoj da voĉdonintoj, ![]() Sro Dupuy rakontis al fremdaj reporterpj, ke la partio kontestos la rezulton, eĉ kvankam ĝi havas neniun fidon en la Konstitucia Tribunalo kiel sendependa organizo. "Ni batalos," Eric Dupuy deklaris. Reagoj sur la stratoj estis malmultaj kun nur malgranda opozicia manifestacio rapide disvastigita per larmgaso sabate, diras la ĵurnalistoj kiuj observas tiujn balotadojn en Togolando. Internaciaj observantoj laŭdis la relative pacan naturon de la balotado. Sed ili ankaŭ indikis malrespektoj ĉe ĉiuj stadioj de la procezo sen diri ĉu ili estis sufiĉe vastaj por falsigi la rezulton. En 2005, kiam la prezidento Gnassingbe gajnis sian unuan mandaton, estis masiva perforto kaj centoj de homoj estis mortigitaj. En la kampanjo antaŭ ĉi tiu voĉdono, ĉiuj partioj petis trankvilon. Do la trankvilo estas preskaŭ tenata, diras gazetkorespondantoj tie. |