Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn | ![]() |
![]() |
Afriko - Socio |
![]() ![]() Proksimume 500 homoj estis murditaj en semajnfina venĝa atako, sekve de interreligiaj bataloj proksime al la urbo de Jos en Niĝerio, oficialuloj anoncas. La cifero antaŭe estis taksita je 100 sed estas ĉiam malfacile konfirmi la ekzaktan nombron de viktimoj. Lokaj oficialuloj diris, ke dekduoj de arestoj estis faritaj. Ili diris, ke tri plejparte kristanaj vilaĝoj proksime al Jos estis atakitaj de homoj kun maĉetoj. Estas longa historio de loka streĉiteco inter islamanoj kaj kristanoj. La atakoj okazis kiel venĝo post la mortigo de pluraj centoj de loĝantoj ĉirkaŭ Jos en januaro. ![]() Polica komisionestro Gregory Yenglong instigis loĝantojn "resti kvietaj kaj esti paciencaj, ĉar la registaro okupiĝas pri sekureco por protekti vivojn kaj nemoveblaĵojn en ĉi tiu regiono". Multaj el la mortintoj en vilaĝoj estas virinoj kaj infanoj. Kelkaj atestantoj diris, ke vilaĝanoj estis kaptitaj per fiŝkaptaj retoj kaj brutecaj kaptiloj kiam ili provis forfuĝi kaj estis tiam hakitaj ĝis morto. Kotaj kabanoj estis ankaŭ bruligitaj. La urbo Jos troviĝas inter la plejparte islama nordo de Niĝerio kaj ĝia plejparte kristana sudo. Analizistoj diras, ke la plej lasta atako ŝajnas esti venĝatenco pro la bataloj inter kristanoj kaj islamanoj en januaro, kiuj kaŭzis morton de almenaŭ 200 homoj kaj delokigis milojn de aliaj. Centoj de loĝantoj fuĝis for el Jos sekve de la batalado, la Internacia Komitato de la Ruĝa Kruco diras. |