Afriko : lasttempaj artikoloj
- Futbala Mondpokalo : ĉu triumfo por Sudafriko ?
- Kasubi reĝaj tomboj detruitaj de fajrego
- Nova frapkratero eltrovita en Afriko
- Religiaj interbataloj en Niĝerio mortigas 500 homojn
- Togolando : Kontesto de rezulto en prezidentelekto
- Vidvino de ruanda eksprezidento arestita en Francio pro genocido
- Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur
- Puĉo en Niĝero
- Gbagbo dissolvas registaron en Ebura Bordo
- Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Sudano subskribas pac-akordon pri Darfur | ![]() |
![]() |
| Afriko - Politiko |
![]() SUDANO - 24-an de februaro, 2010.La sudana prezidento Omar al-Baŝir subskribis interkonsenton pri batalhalto kun unu el la ĉefaj ribeluloj de Darfur, la kapo de la grupo nomata "Movado pri Justico kaj Egaleco" (Jem). La interkonsento pri potenco-divido subskribita en Kataro estas vidita kiel grava paŝo al paco, kvankam la alia ĉefa ribela grupo rifuzis eniri paroladojn. La grupo Jem diris, ke ĝin nun respektos batalhalton, ekde noktomezo loka tempo. Ĝia gvidanto, Khalil Ibrahim, diris, ke la interkonsento estas "tre grava paŝo". Sed, li aldonis : "La vojo al paco ankoraŭ bezonas multe da pacienco kaj honestajn cedojn de ambaŭ flankoj." La Ĝenerala Sekretario de UN Ban Ki-Moon aklamis la kadran interkonsenton kiel "grava paŝo al ampleksa pac-interkonsento por Darfur". Li aldonis, ke li rigardas antaŭen al "la plena efektivigo de la kondiĉoj de la interkonsento". La humoro ĉe la subskriba ceremonio estis tre ĝojega, kaj bonhumora. La interkonsento estis perita de najbara Ĉado. Sudano diras, ke Ĉado subtenis kaj armis la gupon Jem. Laŭ la teksto de la akordo, la ribela grupo konsistigos politikan partion post la subskribo de fina interkonsento. Kune kun la tuja batalhalto, la interkonsento inkluzivas skizan interkonsenton pri la interŝanĝado de potenco "ĉe ĉiuj niveloj", kiu signifas, ke la ribeluloj ricevos seĝojn en la sudana registaro. La teksto ankaŭ specifas, ke ŝanĝoj en la administro de la regiono de Darfur formos parton de la fina akordo kaj la mortopunoj truditaj al 100 Jem-batalantoj estos nuligitaj.La Internacia Krima Tribunalo (IKT) lastan jaron eldonis mandaton por aresto de Sro Omar al-Baŝir por militaj krimoj en Darfur. Sed Kataro ne subskribis la membriĝon en IKT, kiu devigas membrajn ŝtatojn aresti kondamintojn sur ilia teritorio. Post kiam la interkonsento estis subskribita, Kataro anoncis, ke financado de 1,5 miliardo da suonaj dolaroj estos establita por la evoluado de Darfur. La interkonsento pri potenco-divido ankaŭ skuis la politikan establon. Antaŭ du jaroj, la ribela grupo alportis batalon al la koro de la lando, atakinte la urbon Omdurman, kie la parlamento sidas. La registaro diris tiam, ke pli ol 200 loĝantoj estis mortigitaj en la atako, kaj kondamnis pli ol 100 Jem-batalantoj al morto. La sep-jara milito inter fortoj lojalaj al la registaro kaj ribeluloj en Darfur perdis intensecon en lastatempaj jaroj. Sed la taksoj de UN anoncas 300 000 mortintojn en la plej malbonaj jaroj de la konflikto. Kelkaj 2,5 milionoj da loĝantoj de la regiono estas ankoraŭ delokigitaj. |





SUDANO - 24-an de februaro, 2010.
Kune kun la tuja batalhalto, la interkonsento inkluzivas skizan interkonsenton pri la interŝanĝado de potenco "ĉe ĉiuj niveloj", kiu signifas, ke la ribeluloj ricevos seĝojn en la sudana registaro. La teksto ankaŭ specifas, ke ŝanĝoj en la administro de la regiono de Darfur formos parton de la fina akordo kaj la mortopunoj truditaj al 100 Jem-batalantoj estos nuligitaj.