La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Eble vakcino kontraŭ malario post 3 jaroj | ![]() |
![]() |
Afriko - Sciencoj |
![]()
La fondinto de Microsoft, Bill Gates, deklaris al la BBC, ke vakcino por malario povus aperi post tri jaroj. Sro Gates estas kerna kampanjanto kontraŭ la malsano, kiu jare mortigas unu milionon da homoj, la plimulton de ili estas infanoj. Ekde ĝia kreado, lia fonduso jam elspezis miliardojn da dolaroj en la batalo kontraŭ malario.
Ĝuste kiel variolo, Sro Gates kredas, ke tiu malsano povas esti eliminita. Ĝis nun mankas vakcino, sed, Sro Gates diras, ke scientistoj progresas rapide. "Ni havas vakcinon kiu estas en la fina elprova fazo, nomata fazo tri. Parte efika vakcino povus egale esti havebla ene de tri jaroj, sed [...] la kreado de plene efika vakcino daŭros kvin al 10 jaroj," li diris al la brita BBC. La viro kiu certe estas la plej riĉa persono en la mondo efektive faris averton tamen : li timas, ke evoluintaj landoj povus malgrandigi sian buĝeton por fremda helpo, por pagi la koston de la pritrakto de klimata ŝanĝiĝo. Sro Gates diras, ke ĉi tio estus eraro ĉar help-buĝetoj ne nur savas vivojn, ili ankaŭ plibonigas homan sanon kaj, laŭvice, haltas demografian kreskon - kerna kialo, li diras, por tutmonda varmiĝo. "Mi nur volas certigi, ke tiuj financoj ne reduktos la financadon por Aidoso, kuraciloj aŭ vakcinoj, kiuj, ĉion dirite, ne nur savas vivojn sed plibonigas sanon kaj sekve efektive ebligas al landoj redukti la demografian kreskon," li diris. "Kaj, laŭ longatempa perspektivo, por ĉiuj ĉi tiuj ekologiaj aferoj, havi loĝantaron kiu ne estas kreskanta tiel rapide ebligos al ni vivteni sur daŭrigebla bazo. Klimata ŝanĝiĝo estas tre grava, tio estas afero kiu bezonas monon. Ĝi nur ne devus preni monon el sanhelpaj buĝetoj." Fonto de la artikolo : BBC |