eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Nordameriko
Kubo liberigas politikajn kaptitojn Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 12-an de julio, 2010.

 
Kubo konsentas liberigi 52 politikajn enkarcerigitojn, tio estas la plej vasta liberigo de kaptitoj fare de la komunismaj respondeculoj de jardekoj. La decido sekvas intertraktojn en Havano kun respondeculoj de Hispanio kaj la Romkatolika Eklezio. Kvin kaptitoj antaŭvideble forlasos prizonon tre baldaŭ, dum la ceteraj estos liberigitaj en la venontaj monatoj.
 
Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sciencoj
USONO - 09-an de marto, 2010.

Unu el niaj plej proksimaj primataj parencoj, la eta ĉimpanzo "bonobo", libervole dividas manĝaĵon, sciencista raporto anoncas. Ĉi tiu speco de donacema konduto estis antaŭe konsiderata kiel ekskluzive homa trajto. Sed scienca teamo efektivigis eksperimenton kiu rivelis, ke bonoboj plej probable preferas dividi sian manĝaĵon ol manĝi sole.
 
Kuba disidento mortas en prizono Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 10
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Politiko
KUBO - 24-an de februaro, 2010.

Unu el la 65 kubaj "prizonuloj de konscienco" laŭ klasifiko de Amnestio Internacia, Orlando Zapata Tamayo, mortis tiun mardon 23-an de februaro en hospitalo de Havano. Li faris malsatstrikon de pli ol du monatoj por protesti kontraŭ siaj kondiĉoj de malliberigo. Li estas "la unua politika kaptito kiu mortas en malliberejo ekde la komenco de 1970-aj jaroj en Kubo", asertas la Komisiono por Homaj Rajtoj kaj Nacia Repacigo, organizo kontraŭleĝa sed tolerita de la kuba potenco, kiu povis konfirmi lian morton al la familio.
 
Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 9
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Socio
USONO - 22-an de februaro, 2010.

La usona prezidento Barack Obama rivelis novajn planojn kiuj celas antaŭeniri la leĝon por revizio de la usona kuracada sistemo. Unu el la kernaj proponoj donas al la usona registaro novan povon malebligi al sanaj asekurantoj trudi troajn prezaltigojn. Sro Obama decidis, ke la reformo de la kuraca sistemo en Usono estas ĉefparto de sia prezidenteco, sed ĝis nun li malsukcesis entrudi kaj akceptigi novan leĝon.
 
Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 22
MalbonePlej bone 
Nordameriko - Sportoj kaj distraĵoj
KANADO - 13-an de februaro, 2010.

La Vintraj Olimpiaj Ludoj de la jaro 2010 oficiale malfermiĝis sed la ceremonio estis flankenpuŝita pro la morto de la 21-jaraĝa kartvela luĝisto Nodar Kumaritaŝvili. Li kraŝis ĉe alta rapideco ĉe la Glitcentro de Whistler dum trejnado nur kelkajn horojn antaŭ ol la Ludoj  malfermiĝis. La kartvelja teamanoj, portantaj nigrajn brakbendojn, ricevis staran ovacion ĉe la ceremonio, okazigita en la okcidentkanada urbo Vancouver.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL