Nordameriko : lasttempaj artikoloj
- Kubo liberigas politikajn kaptitojn
- Ĉimpanzoj bonoboj libervole dividas manĝaĵon
- Kuba disidento mortas en prizono
- Barack Obama rivelas planojn por reformi sansistemon
- Olimpiaj Ludoj komenciĝas post tragedio
- Nombro de mortintoj altiĝas al 230 000 en Haitio
- Prezidento Obama alfrontas novan politikan klimaton
- Haitio provas reloĝigi siajn viktimojn
- Frapis Haition fortega tertremo
- Lingvo Navi en Avatar
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Kubo liberigas politikajn kaptitojn |
|
|
| Nordameriko - Politiko |
![]() KUBO - 12-an de julio, 2010.
Kubo konsentas liberigi 52 politikajn enkarcerigitojn, tio estas la plej vasta liberigo de kaptitoj fare de la komunismaj respondeculoj de jardekoj. La decido sekvas intertraktojn en Havano kun respondeculoj de Hispanio kaj la Romkatolika Eklezio. Kvin kaptitoj antaŭvideble forlasos prizonon tre baldaŭ, dum la ceteraj estos liberigitaj en la venontaj monatoj.
La hispana ministro pri Eksterlandaj Aferoj Miguel Angel Moratinos, en Havano, deklaris, ke tiu decido "malfermas novan epokon en Kubo". Sro Moratinos, kiu partoprenis la intertraktojn, ankaŭ esprimis esperojn, ke tio povos helpi "flankenmeti malkonsentojn definitive pri aferoj de kaptitoj". La ministro diris, ke Hispanio volonte akceptos ĉiujn 52 kaptitojn, kiuj estis arestitaj dum registara subpremo en 2003. La kuba registaro estas submetata al postuloj por liberigi disidentojn ekde kaptito kiu faris malsatstrikon, Orlando Zapata Tamayo, mortis en februaro. Lia morto instigis alian disidenton, Guillermo Farinas, lanĉi sian propran malsatstrikon kiu daŭris pli ol 130 tagojn. Kubo ĉiam neis, ke ĝi havas politikajn kaptitojn, vokante ilin soldulojn pagitajn de Usono por insidi la registaron. Sed la prezidento Raúl Castro estas pikita de la forto de internacia kritiko sekve de la morto de Sro Tamayo en februaro. Interkonsento por liberigi la kaptitojn okazis post intertraktoj inter Sro Castro kaj la Romkatolika Ĉefepiskopo de Havano, la Kardinalo Jaime Ortega. La akordo estis anoncita de Eklezia respondeculoj en Havano. Sro Moratinos kaj lia kuba kolego, Bruno Rodríguez, ankaŭ ĉeestis la kunvenon en Havano. La Kardinalo Ortega diris, ke kvin enkarcerigitoj - kies nomoj ne estis publikigitaj -estas liberigotaj baldaŭ kaj ricevos permeson foriri el la lando kaj flugi al Hispanio, akompanataj de siaj parencoj. La liberigo tamen lasos 110 politikajn kaptitojn en kubaj prizonoj, laŭ kalkulo de la insula eminenta grupo pri homaj rajtoj grupo, la Kuba Komisiono pri Homaj rajtoj. La proparolanto de la Komisiono, Elizardo Sánchez, diris, ke li miras, ke la registaro liberigas tiom multe da enkarcerigitoj, sed li aldiris, ke tiu decido "ne signifas gravan plibonigon en la terura situacio de homaj rajtoj kiu nun regas en Kubo". Li argumentas, ke "devigita ekzilo en Hispanio" ne estas la sama afero, kiel senkondiĉa libereco. La lasta okazo kiam Kubo liberigis grandan nombron de politikaj kaptitoj estis post kiam la Papo Johano Paŭlo la Dua vizitis la insulon en 1998, tiame 101 personoj estis liberigitaj. Dudek jaroj antaŭ tiu okazo, Fidel Castro liberigis 3600 politikajn kaptitojn... |





KUBO - 12-an de julio, 2010.
subpremo