eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Diversaĵoj
Masiva senkurentiĝo trafas Brazilon kaj Paragvajon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
BRAZILO / PARAGVAJO - 11-an de novembro, 2009.

 
Senkurentiĝo tra vasta parto de suda Brazilo subite plonĝis dekojn de milionoj da loĝantoj en la plej grandaj urboj en stato de maltrankvilo kaj estigis demandojn pri la nacia energia sekureco. La paneo, kiu komenciĝis je 10:15 posttagmeze mardon (00:15 UT merkredon), devenas de la akvoenergia fabrikejo de Itaipu, kiu troviĝas ambaŭflanke de la landlimo inter Brazilo kaj Paragvajo, kaj kiu provizas ambaŭ landojn per multon de sia bezonata energio.
 
Air France aviadilo malaperas super Atlantiko Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
BRAZILO / FRANCIO - 2-an de junio, 2009.

Pasaĝera jeto de la franca flugkompanio Air France kun 228 homoj kredeble kraŝis en la Atlantikan Oceanon post kiam ĝi estis trafita de forta fulmotondro dum ĝia vojaĝo de Brazilo al Francio. Brazilaj kaj francaj aviadiloj kaj mararmeaj ŝipoj ankoraŭ estas serĉantaj la aviadilon de la flugo AF447, horojn post kiam ĝi sendis aŭtomatan mesaĝon pri elektra misfunkcio je 02:14 UT hieraŭ lundon.
 
Rusa militŝipo unuafoje transiras Panaman Kanalon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Diversaĵoj
PANAMO / RUSIO - 6-an de decembro, 2008.

Rusa militŝipo enirisla Panaman Kanalon unuafoje ekde la Dua Mondmilito. La "Admiralo Ŝabanenko" antaŭe faris manovrojn kun la venezuela mararmeo, dum latinamerika travojaĝo de la rusa prezidento. La 80-km-longa kanalo ligas la Atlantikan kaj Pacifikan oceanojn kaj ĝi estis fermita al Sovetunio dum la Malvarma Milito.