eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mallonge
En Pacifiko, mallonge... Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Pacifiko - Mallonge

NOV-ZELANDO - 8-an de aprilo, 2008.

Erinaco uzita kiel armilo.

Viro en Nov-Zelando estas formale akuzita, ke li uzis erinacon kiel armilon, laŭ raporto de la gazeto New Zealand Herald. La polico diris, ke William Singalargh, 27-jaraĝa, ĵetis la erinacon al 15-jaraĝa knabo je distanco de 5 metroj. "Ĝi frapis la viktimon en la kruro, kaŭzante grandan, ruĝan vundon kaj kelkajn trapikajn markojn," laŭ la polico de la urbo Whakatane. Estis neklare ĉu la erinaco ankoraŭ vivis kiam ĝi estis ĵetinta, kvankam ĝi estis mortinta kiam ĝi estis kolektita kiel indico. La proparolanto de la polico diris, ke la suspektato estis "arestita pro atenco kun armilo, nome la erinaco." Sro Singalargh aperos antaŭ la tribunalo je la 17-a de aprilo. Se li estos juĝita kulpa, li alfrontos kvin jarojn da enprizonigo.

AŬSTRALIO - 8-an de aprilo, 2008.

Incesta rilato rivelita en nacia televidprogramo.

Aŭstrala viro kaj sia filino petis komprenemon, post kiam ili rivelis dum programo de la nacia televido, ke ili havas incestan interrilaton, kaj havas filinon. John Deaves, 61-jaraĝa, vidiĝis en la televida programo "60 Minutoj" kun sia filino Jenny, 39-jaraĝa, kaj la 9-jaraĝa Celeste, kies patro kaj avo li samtempe estas. Sed ili insistis en la programo, ke ili estas "normalaj intelektaj plenkreskuloj". Sro Deaves diris, ke ili ambaŭ "havis karierojn, havis normalan vivon kiel ĉiuj aliaj". Sro Deaves forlasis la familian hejmon kiam sia filino Jenny estis bebo, kaj ne vidis ŝin denove por la sekvantaj 30 jaroj. Kiam la geedzoj renkontis, en 2000, ili komencis seksan interrilaton. Pasintmonate juĝisto malpermesis al ili, ke ili havu seksrilatojn reciproke kaj ili rivelis, ke ili jam havis unuan infanon en 2001 kiu mortis. Laŭ la juĝistoj, la infano de la geedzoj kiu mortis en 2001, mortis pro denaska kormalsano nelonge post la naskiĝo.