eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Socio
Argentino laŭleĝigas samseksan edziĝon Presi Retpoŝtadreso
Sudameriko - Socio
ARGENTINO - 15-an de julio, 2010.

 
Argentino fariĝas la unua lando en Latinameriko kiu laŭleĝigas samseksan edziĝon post kiam la Senato voĉdonis favore al tiu leĝpropono. La nacia Ĉambro de Deputitoj jam antaŭe aprobis la leĝon. La voĉdono en la Senato, kiu legitimis la leĝproponon de nur ses voĉdonoj, okazis post 14 horoj de foje pasia debato.
 
Projekto pri filtrado de Interreto kontestata en Venezuelo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
VENEZUELO - 23-an de marto, 2010.

La decido de Hugo Chávez reguligi Interreton remalfermis la frakturon inter anoj de la kontraŭstaro kaj subtenantoj de la prezidento. Antaŭ kelkaj tagoj, la prezidento kritikis la retejon de la gazeto "Noticiero Digital", kiu elsendis "falsan" novaĵon pri la murdo de ministro. Tio estas "ofendo", laŭ la venezuela prezidento. La gazeto tamen signalis, ke tio estis nura rimarko de leganto kaj retiris la mesaĝon el la retejo.
 
Lingvo malaperas en Gujano Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
GUJANO - 05-an de marto, 2010.

La tielnomata "Berbice-nederlanda", kiu estas nederlanda kreola lingvo parolata en la antikva gubernio de Gujano, estis oficiale deklarita malaperinta, laŭ artikolo de la ĉi-monata nederlandlingva eldono de la revuo "National Geographic".
 
Bataloj inter polico kaj narkotistoj en Rio Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
BRAZILO - 18-an de oktobro, 2009.

Almenaŭ 12 personoj estis mortigitaj hieraŭ sabaton en furiozaj bataloj inter narkotistaj bandaĉoj kaj dekoj da policanoj en Rio de Ĵaneiro. Pafado faligis polican helikopteron, mortigante du oficirojn. Du policanoj estis mortigitaj kaj du aliaj vunditaj kiam la helikoptero estis paffaligita de narkotistaj bandaĉoj post tago de sporadaj bataloj en la nordaj ladurboj de Rio.
 
Urugvajo : en la avangardo de gejaj rajtoj Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Socio
URUGVAJO - 14-an de oktobro, 2009.

Transseksuloj en Urugvajo baldaŭ povos laŭleĝe registri sian ŝanĝon de nomo kaj sekso. La nacia senato aprobis polemikan leĝproponon tiucele. La leĝo, kiu estis akceptita unuanime, forte kontraŭas la Romkatolikan Eklezion kaj kontraŭstaraj konservativuloj. La leĝo estas la lasta en sinsekvo de liberalaj aranĝoj antaŭenigitaj de la maldekstrisma urugvaja registaro.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL