| Sudameriko - Socio |
  KOLOMBIO /  USONO - 2-an de marto, 2009.
Ostaĝo de la FARC dum pli ol ses jaroj, Ingrid Betancourt reprezentas heroecon kaj kuraĝon. Sed libro, ĵus aperinta je la 24-a de februaro en Usono, alportas alian bildon de la kolombia politika virino. Tri Usonanoj, ankaŭ eksaj ostaĝoj de la FARC, raportas en tiu ĉi libro titolita, " El malliberiĝo, supervivi 1967 tagojn en la kolombia ĝangalo", pri la ofte streĉaj rilatoj kun ilia tiama mallibera kunulino.
|
|
| Sudameriko - Socio |
  ARGENTINO - 24-an de februaro, 2009.
Brita Romkatolika episkopo implikita en neado de la Holokaŭsto devis forflugi el Argentino kelkajn tagojn post kiam la argentina registaro ordonis al li forlasi la landon. Richard Williamson devis forlasi Argentinon, kie li vivis, ĉar li rifuzis retiri siajn neojn pri la ekzisto de Naziaj gaskameroj. La disputo treege embarasis Vatikanon kiu antaŭ nelonge levis ekskomunikon sur la episkopo.
|
| Sudameriko - Socio |
  BOLIVIO - 22-an de decembro, 2008.
30-monata kampanjo por instrui al miloj da malriĉaj Bolivianoj legi kaj skribi ebligis al la lando "senanalfabetiĝi", deklaris la prezidento Evo Morales. La kampanjo "Jes mi povas", kiun projektis Kubo kaj pagis Venezuelo, helpis pli ol 800 000 Bolivianoj. Laŭ Unesko-normoj, la lando povas esti deklarita sen analfabeteco se 96% de ĝia loĝantaro super la aĝo de 15 jaroj estas alfabetigita. En 2001, censo trovis, ke preskaŭ 14% de Bolivianoj estis nelegopovaj.
|
| Sudameriko - Socio |
LATINAMERIKAJ LANDOJ - 9-an de decembro, 2008.
Latinameriko havas la plej altan murd-indicon en la mondo por homoj kiuj havas inter 15 kaj 24 jarojn, laŭ studo de brazila esplorgrupo. Uzinte donitaĵojn de 83 landoj, la grupo trovis, ke la probableco por junulo esti murdita en Latinameriko estas tridekoble pli alta ol en Eŭropo. La plej neesperigaj ciferoj estas por Salvadoro, kie la nombro de murdoj inter junuloj estas 92 por 100 000 homoj.
|
| Sudameriko - Socio |
 KOLOMBIO - 3-an de decembro, 2008.
Ingrid Betancourt, la plej konata el la eksaj ostaĝoj en Kolombio, revenas al la lando por lanĉi regionan travojaĝon kies celo estas subteni forkaptitojn. La eksa ostaĝo kaj nun kontraŭforkapta kampanjanto alvenis en la ĉefurbon Bogotá dimanĉon, malpli ol kvin monatojn post kiam ŝi estis savita el ses jaroj da malliberiĝo de la ribeluloj de la Revoluciaj Armitaj fortoj de Kolombio (Farc).
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |