| Sudameriko - Socio |
 KOLOMBIO - 22-an de novembro, 2008.
Kial kolombiaj Indianoj marŝas al Bogotá ? Edilfredo Rivera iomete pripensas. "Por digneco kaj respekto", li fine respondas. Verda brakbendo kaj bastono super la ŝultro indikas, ke li estas membro de la "indiĝena gardio". Ĉi tiu komunuma polico certigas la bonordon de la longa procesio. La manifestaciantoj, 10 000 laŭ la aŭtoritatoj, 20 000 laŭ la indianaj organizoj, estis atenditaj, ĉi tiun semajnfinon, sur la Placo Bolivar, ĝuste meze de Bogotá. "Ni deziras, ke la registaro respektu la promesojn faritajn al la Indianoj," diras Edilfredo Rivera. "Ni deziras terenojn, ni deziras ĉesigon de perforto kaj insidaj mortigoj en niaj rezervejoj. Ni deziras, ke la armeo ĉesu konsideri kaj trakti nin kiel gerilanoj. Ni volas vivi digne kaj pace".
|
|
| Sudameriko - Socio |
  URUGVAJO - 14-an de novembro, 2008.
La urugvaja senato voĉdone decidis malkrimigi abortigon en la unuaj 12 semajnoj de gravedeco, kio estas malofta decido por latinamerika lando. Oni atendas tamen, ke la prezidento Tabaré Vázquez, esprimos sian malakcepton kaj metos sian vetoon sur la leĝon. La Romkatolika Eklezio batalis kontraŭ la leĝaranĝo, kiu igus Urugvajon la duan landon en Sudameriko, kune kun Gujano, kiu permesas abortigojn en la unuaj 12 semajnoj.
|
| Sudameriko - Socio |
  BRAZILO - 8-an de novembro, 2008.
Estas probable, ke neniu grupo de homoj ie ajn en Sudameriko rigardas la alvenon de Barack Obama kiel la unua nigra usona prezidento tiel pasie kiel en la urbo Salvador, Brazilo. Salvador, ĉe la nordorienta marbordo de la lando, estas la tria plej granda urbo en Brazilo kun 2,8 milionoj da enloĝantoj, 80 procentoj el kiuj difinas sin kiel nigraj de miksita raso. Plimulto de personoj de la urbo estas rektaj prauloj de la kvar unuaj milionoj da sklavoj kiuj estis kondukitaj al la urbo en la 16-a jarcento el kio estas la hodiaŭa Niĝerio.
|
| Sudameriko - Socio |
Neniu intertrakto dum perfortoj, deklaras la peruo ĉefministro
PERUO - 6-an de novembro, 2008.
La ĉefministro de Peruo, Yehude Simon, diras, ke li ne intertraktos kun respondeculoj en la suda regiono de Tacna dum perfortaj protestoj daŭras. Sro Simon deklaris staton de krizo post raportoj laŭ kiuj tri homoj estis mortigitaj kaj dekoj vunditaj en protestoj dum la lastaj semajno.
|
| Sudameriko - Socio |
 KOLOMBIO - 31-an de oktobro, 2008.
La kolombia registaro maldungis tri generalojn kaj 24 aliaj, soldatoj, pro asertataj eksterjuĝejaj mortigoj. Ili estas suspektataj pri partopreno en la mortigoj de 11 junuloj de Bogotá, kies korpoj estis trovitaj en amastomboj en la nordoriento de la lando. Grupoj de kampanjantoj por rajtoj diras, ke ili estis forkaptitaj aŭ logitaj per la promeso de laboro, tiame mortigitaj en batalzonoj por ŝveligi armeajn statistikojn pri la nombro da mortigitaj ribeluloj.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |