eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Sportoj kaj distraĵoj
Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
HISPANIO - 12-an de julio, 2010.

La futbalteamo de Hispanio, kiu ĵus gajnis la Mondpokalon revenis hejmen el Sudafriko por grandega festo, inter kiuj estas traveturo tra la stratoj de Madrido per malferma aŭtobuso. Granda amaso salutis la ludistojn ĉe la ĉefurba flughaveno de Barajas nelonge antaŭ 3 posttagmeze (13:00 UTtiun lundon, kiel Iker Casillas, la kapitano, gvidis la teamon malsupren el la aviadilo.
 
Hispano venkas en la "Tour de France" Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
FRANCIO - 27-an de julio, 2009.

La hispana biciklisto Alberto Contador (el la Astana teamo) gajnis hieraŭ sian duan Tour de France (Rondo tra Francio) post sia venko en la jaro 2007. Ĉi tiu venko estas la kvara sinsekva de Hispano : Pereiro en 2006, Contador en 07, Sastre en 08 kaj denove Contador en 09.
 
Norvegio gajnas kantokonkurson Eurovision Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
RUSIO / NORVEGIO - 17-an de majo, 2009.

Norvegio ĉi-jare aperas kiel la gajninto de la fama Kantokonkurso Eurovision, okazigita en la rusa ĉefurbo, Moskvo. La kantisto kaj violonisto Alexander Rybak, 23-jaraĝa, frakasis la rekordon por la plej alta nombro da poentoj ricevitaj dum la konkurso. Islando venis duavice en la voĉdono, sekvita de Azerbajĝano kiu prenis la trian lokon.
 
Irlando gajnas Grandan Ŝlemon ĉe rugbea ĉampioneco Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
IRLANDO / NORDA IRLANDO - 24-an de marto, 2009.
 
Miloj da homoj surstraten eliris por ĝoje saluti la irlandan rugbeoteamon post ilia venko en la Ĉampioneco de la Ses Landoj en kiu ili certigis al si ilian unuan Grandan Ŝlemon n 61 jaroj. La teamo, kiu faris kompletan venkon super Kimrio per 17 kontraŭ 15 poentoj, ricevis kvazaŭekstazan bonvenon en Dublino.
 
Tradicia glitkuro en Nederlando minacita de klimata ŝanĝiĝo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 1
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Sportoj kaj distraĵoj
NEDERLANDO - 18-an de marto, 2009.

La "Elfstedentocht" (Veturo de la Dek Unu Urboj) estas kurso longa je 200 kilometroj de glitado sur la glaciiĝintaj kanaloj kaj lagoj en provinco Frislando, en la nordo de Nederlando. Ĝis 15 000 bonsortaj (amatoraj) animoj prenas la defion... kiam ĝi okazas. 2009 markas sian centjariĝon. Atletoj kiuj partoprenas al ĉi tiu evento ne precize estas "vetkurĉevaloj". Ili estas "laborĉevaloj", homoj kiuj konas la landon, kultivistoj kiuj pasigis sian junaĝon ĉe ĉi tiuj kondiĉoj, homoj kiuj scipovas forgesi la doloron kaj la froston, homoj kiuj komprenas kio estas tia defio.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL