Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio |
Eŭropo - Socio |
KARTVELIO - 15-an de marto, 2010.
Falsa televidprogramo pri rusa invado en Kartvelio kaŭzis panikon, kaj surstratigis milojn da maltrankvilaj Kartveloj. La novaĵelsendo, elsendita sabaton nokte de privata televidstacio Imedi, rakontis, ke rusaj tankoj estis survoje al la ĉefurbo Tbiliso, kaj ke la prezidento Miĥail Saakaŝvili estis murdita. Lokaj novaĵagentejoj diris, ke la programo provokis vastan alarmon kaj rekordan nombron de vokoj al krizaj servoj. Multoblaj okazaĵoj de koraj atakoj kaj svenado ankaŭ okazis tra la lando, sed oficialuloj diris dimanĉe, ke neniu morto estis raportita. Nelonga anonca antaŭ la programo diris, ke ĝi estas nur "ŝajnigo" de eblaj eventojn sed la raporto mem aperis vera kaj portis neniun averton proi la fakto, ke ĝi estis falsaĵo. Uzante filmon de atako de Rusio al Kartvelio en aŭgusto 2008, la novaĵelsendo diris, ke kelkaj kartvelaj kontraŭstaraj gvidantoj decidis iri ĉe la flanko de la invadantaj rusaj fortoj. Tiuj falsaj informoj estis interpretitaj kiel kritikoj de oponantoj de Saakaŝvili kiuj ĵus renkontis la rusan ĉefministron Vladimir Putin en Moskvo kaj petis, ke la du landoj restarigu ligojn. Georgij Arveladze, estro de Kartvela Amaskomunikila Produkta Akciaro, kiu posedas la por-registaran kanalon Imedi, deklaris al la agentejo Reuters, ke la celo estis montri la "veran minacon" de kiel eventoj povus elvolviĝi. Nino Burĝanadze, kontraŭstara politikistino kiu estis inter tiuj kiuj aliĝis al rusaj fortoj laŭ la falsa programo, priskribis la novaĵelsendon kiel registar-subtenatan fipropagandon. Burĝanadze, kiu gvidas la Demokratan Movadon-Unuiĝintan Kartvelan Partion, diris ankaŭ, ke la registaro de Sro Saakaŝvili provis interveni en laboron de televidaj kanaloj : "Mi estas pli ol certa, ke ĉiuj en Kartvelio kredas ke la registaro staras malantaŭ tiu ĉi afero, ĉar la registaro regas ĉiujn televidkanalojn en Kartvelio. Imedi estas inter ili," ŝi diris. Registaraj oficialuloj neis ajnan antaŭscion pri la polemika programo kaj kondamnis ĝin kiel malprudentan. Sed Sro Saakaŝvili aldonis intensecon al la kolerego de multaj en la lando, kiam li defendis la elsendon kaj kondamnis la lastatempajn renkontiĝojn de Burĝanadze kun la rusa ĉefministro en Moskvo. "Ĝi estis efektive tre malagrabla programo, sed la plej malagrabla afero estas tamen, ke ĝi estas ekstreme proksima al kio povas okazi, kaj al kio malamikoj de Kartvelio konceptis," deklaris la prezidento Saakaŝvili en televidaj rimarkoj. Imedi pardonpetis pro la falsa programo. Manifestacioj kontraŭ la kanalo estis okazigitaj en la ĉefurbo dimanĉon. Oficialuloj en Rusio ankaŭ rapide kondamnis la falsan raporton en la elsensaĵo kiel provokon. "Tra mensogoj kaj ŝokaj provokoj, Saakaŝvili provas plue alfrontigi la fratecajn kartvelan kaj rusan popolojn unu al alia. Li estas malsana kaj danĝera viro, kaj liaj agoj estas krimaj," Dmitrij Rogozin, ambasadoro de Rusio en la okcidenta defend-alianco NATO, diris, laŭraportite de la rusa novaĵagentejo Interfax. Rusio invadis Kartvelion en aŭgusto 2008 post kiam la kartvela militistaro provis repreni la disiĝintan regionon de Suda Osetio, subtenatan de Moskvo. Ambaŭ flankoj kulpigis la alia pri la komenco de tiu sanga kvin-taga milito. |