eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 3
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Socio
FRANCIO - 17-an de marto, 2010.

La franca nacia trajntransport-societo SNCF, erare metis dramecan komunikaĵon sur sian retejon, en kiu ĝi anoncas, ke pli ol 100 personoj mortis en trajna eksplodo. La falsa anonco pri eksplodo en la urbo Mâcon, en la nordoriento de Francio, estis nur parto de trejna ekzercado.

Nur kiam ĵurnalistoj komencis superŝuti la telefonliniojn de SNCF por ricevi pliajn informojn pri la terura okazaĵo, la firmao konsciis, ke estis grandega eraro. Vera SNCF-komunikaĵo poste firme diris, ke la akcidento neniam okazis.

La mesaĝo, kiu aperis sur la SNCF-a retejo tuj post 11:00 loka tempo, deklaris, ke sekve de eksplodego en altrapida TGV-trajno sur la linio de Parizo al Dijon, 102 personoj mortis, kaj 380 estis vunditaj.

Fakte, dum trejnekzercado en kiu la personaro de SNCF devas respondi al masiva rel-akcidento, personara membro akcidente poŝtis detalojn de la scenaro sur la oficialan retejon. Tiu mesaĝo tuj estigis panikon inter la klientoj kaj la publiko.

En komunikaĵo pri la miskompreno, SNCF klarigis, ke ĝi estas devigita ekzerci siajn krizajn procedojn por la sekureco de pasaĝeroj.
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi