Eŭropo : lasttempaj artikoloj
- Hispanio venkas en Futbala Mondpokalo
- "Solar Impulse" sunenergia aviadilo sukcese flugis
- Francio lanĉas debaton pri vizaĝkovranta vualo
- Pollando havas novan prezidenton
- Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato
- Scientistoj deĉifris la DNA-n de nova speco de homoj
- Papo Benedikto alfrontas akuzojn pri kaŝo de seksfitrakto
- La rusa mafio evidentiĝis kartvela
- Falsa anonco pri eksplodo panikigas publikon
- Falsa televidprogramo estigas panikon en Kartvelio
La mondo en bildoj
www.flickr.com
|
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
Rusio pretas malpermesi aŭtostiradon en ebria stato | ![]() |
![]() |
Eŭropo - Socio |
![]() ![]()
La Malsupera Ĉambro de la rusa parlamento, la Dumao, aprobis kompletan malpermeson de aŭtostirado en ebria stato.La prezidento Dmitrij Medvedev jam alvokis al estigo de tia malpermeso lastan decembron. Li klarigis, ke permesi malmulton de alkoholaĵoj en la sango instigis aŭtistojn konsumi pli.
![]() La rusa novaĵagentejo Itar-Tass raportas, ke Rusio havas unu el la plej altaj indicoj de trafikakcidentoj ligitaj al aŭtostirado en ebria stato. En Rusio pasintjare pli ol 2 000 personoj estis mortigitaj kaj ĉirkaŭ 18 000 homoj vunditaj en aŭtomobilaj akcidentoj imputitaj al aŭtostirado en ebria stato, Itar-Tass anoncas. Totala malpermeso estis efektivigita en Rusio ĝis julio 2008, kiam la leĝo estis ŝanĝita al permeso de alkohola enhavo de 0,3 gramoj per litro de aŭtista sango. Tio estas proksimume duono de litro de biero, 40g de vodko aŭ glaso da blanka vino konsumita de persono pezanta 80 kg. Tatjana Jakovleva de la Dumao, kiu estas doktoro, diris, ke aŭtisto kun eĉ la laŭleĝa limo de alkoholemio dufoje pli probable travivos gravan aŭtomobilan akcidenton, kompare kun senalkoholaĵa aŭtisto. |