| Azio - Natura medio |
  FILIPINOJ - 19-an de oktobro, 2010.
Fortega tajfuno nomata "Megi" frapis la nordan parton de Filipinoj hieraŭ lundon, kaj albordiĝis en la provincoj de Isabela kaj Cagayan. Miloj de loĝantoj estis evakuitaj el la norda insulo de Luzon antaŭ tio, kio estas la plej forta ŝtormo en la lando ĉi tiun jaron.
|
| Legi plu... |
|
| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 15-an de oktobro, 2010.
Gvidantoj de Ĉinio renkontiĝas malantaŭ fermitaj pordoj en la ĉefurbo Pekino tiun vendredon, dum la reganta Komunista Partio preparas diskutojn pri ekonomia planado, planoj pri heredo de la povo kaj la amplekso de ajnaj politikaj reformoj. La Komunista Partio de Ĉinio malfermis sian ĉiujaran renkontiĝon hodiaŭ por diskuti la nacian kvin-jaran planon. Oni konjektas, ke politika reformo povus esti en la tagordo de la sinkaŝema renkontiĝo.
|
| Legi plu... |
| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 12-an de oktobro, 2010.
La edzino de la enkarcerigita ĉina disidento Liu Xiaobo diris tiun mardon, ke li petis al ŝi iri al Norvegio nome de li, por ricevi la Nobel-Premion pri Paco, sed agnoskis, ke tio estos "komplika". La Premio de Liu estis anoncita vendredon, kaj tiu ĉi anonco furiozigis la registaron de Ĉinio, kiu konsideras la batalon de Liu por demokrataj reformoj en Ĉinio kiel ŝtatsubfosado kaj protestis kontraŭ la decido de la norvega ĵurintaro.
|
| Legi plu... |
| Azio - Politiko |
  ĈINIO - 11-an de oktobro, 2010.
Jen letero ricevita el ĉina leganto kiel reago pri la Nobel-Premio pri Paco. Ĉiu juĝu laŭ sia opinio...
Nobel-Komitato,
Estas surprize, ke vi atribuis ĉi-jaran Nobel-premion pri Paco al la tiel nomata ĉina disidento Liu Xiaobo. Kia homo estas li? Li estas krimulo, kondamnita de la ĉina justico. Dum la evento, okazinta sur la placo Tian’anmen inter printempo kaj somero de la jaro 1989, li, reveninta el fremda lando, energie agitis studentojn kontraŭ la leĝa registaro de Ĉinio kaj intencis konduki Ĉinion al longtempa tumulto.
|
| Legi plu... |
| Azio - Sciencoj |
  BARATO - 06-an de oktobro, 2010.
Lingvistoj antaŭ nelonge identigis lingvon, la "koro", en fora regiono en la nordoriento de Barato, kiu estis tute nekonata de scienco ĝis nun, laŭ ilia esploro, publikigita hieraŭ 5-an de oktobro.
|
| Legi plu... |
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |