Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Glenn Beck’s George Soros “The Puppet Master” footnotes

    [..]At some point during the boys’ childhood, the parents decided to change the family name and chose the Hungarian-sounding but in fact obscure Soros. It means “soar” (in the future tense) in Esperanto, the made-up trans-European language promoted by those who dreamed of a world free of nationality. Tivadar was among its leading proponents.

  • Esperanto.com: Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj"

    En Esperanto.com estis plibonigita listo de uzantoj

  • The Bluecoat bed hosts an Esperanto day

    During the day there will be Esperanto lessons, an Esperanto singalong and a discussion about the future of Esperanto in the age of the internet and social media.

  • Esperanto.com: ek al gamma-versio! Nova fotoalbuma ilaro.

    En Esperanto.com aperis nova sistemo por fotoalbumoj de uzantoj.

  • Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

    Hieraŭ Mozilanoj eldonis la duan beta-version de Poŝfajrovulpo 4, por Android kaj Maemo.

Reklamrubando
Fortega tajfuno frapas Filipinojn PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Natura medio
FILIPINOJ - 19-an de oktobro, 2010.


Fortega tajfuno nomata "Megi" frapis la nordan parton de Filipinoj hieraŭ lundon, kaj albordiĝis en la provincoj de Isabela kaj Cagayan. Miloj de loĝantoj estis evakuitaj el la norda insulo de Luzon antaŭ tio, kio estas la plej forta ŝtormo en la lando ĉi tiun jaron.

“Estas terfalaĵoj en la montoj, ni havas ondiĝojn, ŝtormajn ekmultiĝojn kaj grandajn ondojn trans la marbordo,” diris Graciano Yumol, respondeculo pri medio kaj naturaj fenomenoj en la registaro, en intervjuo ĉe filipina televidstacio.

Unu viro mortis en la norda urbo Tuguegarao. Li dronis dum fiŝkaptado, laŭ Benito Ramos, ĉefo de la civila defendo. Televida filmo montris aŭtojn renversitajn en la provinco de Isabela kaj domtegmentojn forblovitajn. Lernejoj estis fermitaj en la insulo Luzon.

Ventoj atingas rapidojn de ĝis 260 kilometroj hore, la tajfuno Megi estis kvalifikita kiel "fortega tajfuno" (angle "Super typhoon") de registaraj agentejoj. Tio estas vorto uzita de kelkaj priveteraj centroj por priskribi ŝtormojn kun daŭrantaj surfacoventoj kun rapido de almenaŭ 65 metroj sekunde.

Megi ankaŭ faligos fortan pluvon trans la nordaj Filipinoj lundon kaj mardon antaŭ ol moviĝi al suda Ĉinio.