Serĉi en la retejo
Azio : lasttempaj artikoloj
- Fortega tajfuno frapas Filipinojn
- Ĉina Komunista Partio kunvenas dum vastiĝas vokoj al reformo
- Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu ?
- Letero el Ĉinio...
- Nekonata lingvo eltrovita en Barato
- Sanktejo disputita disigota en 3 partojn
- Japanio : streĉitaj rilatoj kun najbaroj
- Kriza situacio antaŭ la Ludoj de "Commonwealth"
- Sekvoj kaj riskoj post inundegoj en Pakistano
- UN petas urĝan helpon por Pakistano
Plej popularaj artikoloj
2 - Nekonata lingvo eltrovata en Barato
3 - Reagoj post nova Nobel-Premio pri Paco
4 - Kiu ricevos Nobel-Premion por Liu?
5 - Agnosko de juda ŝtato kontraŭ halto de koloniado
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news |
|
| Kriza situacio antaŭ la Ludoj de "Commonwealth" | ![]() |
![]() |
![]() |
| Azio - Sportoj kaj distraĵoj |
![]() BARATO - 24-an de septembro, 2010.La prezidanto de la Konfederacio de la Ludoj de Komunumo de Nacioj (angle : Commonwealth Games), Mike Fennell, decidis lastan merkredon iri tuj al Nov-Delhio por enketi pri la progreso de konstruado de la diversaj sportejoj, antaŭ la malfermo de la Ludoj, kiu normale okazos la 3-an de oktobro. Multnombraj voĉoj altiĝis ĉi tiujn lastajn tagojn por mallaŭdi la malbonan preparon de la organizantoj. Unue altiĝas kritikoj pri la stato de la "vilaĝo de atletoj" (loĝejoj), larĝe nekompleta nur du semajnojn antaŭ la komenco de Ludoj kaj konsiderita kiel nesalubra. Due aldoniĝas al tio pluraj maltrankviligaj okazaĵoj : tiun lastan merkredon, parto de plafono en la konstruaĵo kiu ŝirmos la konkurson de halterlevo disfalis, sen viktimoj tamen. La tagon antaŭan, paŝponteto kiu kondukas al unu el la ĉefaj stadionoj de la urbo ankaŭ terenfalis. Se ne paroli pri la terorisma minaco kiu reaperis dum semajnfino.Alfrontante ĉi tiun krizan situacion, Mike Fennell petis renkonton tujan kun la barata ĉefministro kaj ĉiuj ĉefaj reprezentantoj de la organiza komitato. "Ni devas trakti kun la plej altaj aŭtoritatoj ĉi tiujn problemojn. Tion mi neniam vidis antaŭe. Ja estas maltrankvilige interveni sekve en lasta minuto. En la lastaj du jaroj, la Konfederacio ne ĉesis plendi pri la preparo de ekipaĵoj". Barato fakte havis 7 jarojn por prepariĝi al la okazaĵo. La prezidanto de la Konfederacio de la Ludoj post vizito ĉe la ejo konsentis, ke "progreso" estis farita ĉi tiujn lastajn tagojn kaj ke tie estas nun "deplojo de suplementaj rimedoj". " Sed ankoraŭ restas multege por fari li aldonis. Barato sekve faras sian eblon por savi la ŝajnon ! Nokte kaj tage laboristoj provas finkonstrui la sportejojn... Ĉu oni povas timi, ke pro la prokrasto en organizo kaj preparola Ludoj estos tutsimple nuligitaj ? Laŭ la prezidanto de la angla delegacio, Andrew Foster, la Ludoj estas "kvazaŭ pereantaj" kaj "la du venontaj tagoj estos ege gravaj". ![]() Alfrontante tian necertecon, Skotlando decidis prokrasti la foriron de siaj atletoj al la Ludoj. "Ni esperas doni sekve al la barata organiza komitato la necesan tempon por alrespondi la maltrankvilon kiu estis esprimita de la Konfederacio de la Ludoj de Komunumo de Nacioj kaj de la landoj kiuj jam sendis siajn sportteamojn", klarigis Michael Cavanagh, la prezidanto de la skota organiza komitato. La unua grupo de skotaj atletoj devis flugi al Barato hieraŭ ĵaŭdon. Pro sekurecaj aŭ sanaj kialoj, famaj atletoj fine decidis ne veni kaj partopreni, kiel la aŭstralianino Dani Samuels, Monda ĉampionino pri diskoĵetado. La aŭstralia ministro pri sportoj jam diris, ke aliaj atletoj ankaŭ povus decidi ne partopreni. La eŭropa ĉampiono de triobla salto, Phillips Idowu, ankaŭ rezignis sian partoprenon en la konkurso, alvokante sensekurecon. "Mi pardonpetas al ĉiuj, sed mi devas pensi al miaj infanoj. Mia sekureco estas pli grava por ili ol medalo", li klarigas. Vidu ankaŭ la oficialan retejon de la "XIX. Commonwealth Games 2010" |






BARATO - 24-an de septembro, 2010.
Unue altiĝas kritikoj pri la stato de la "vilaĝo de atletoj" (loĝejoj), larĝe nekompleta nur du semajnojn antaŭ la komenco de Ludoj kaj konsiderita kiel nesalubra. Due aldoniĝas al tio pluraj maltrankviligaj okazaĵoj : tiun lastan merkredon, parto de plafono en la konstruaĵo kiu ŝirmos la konkurson de halterlevo disfalis, sen viktimoj tamen. La tagon antaŭan, paŝponteto kiu kondukas al unu el la ĉefaj stadionoj de la urbo ankaŭ terenfalis. Se ne paroli pri la terorisma minaco kiu reaperis dum semajnfino.
