Serĉi en la retejo

     Vizitu nian paĝon en Facebook

eventeo feedburner

Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo - Submitted news
  • Glenn Beck’s George Soros “The Puppet Master” footnotes

    [..]At some point during the boys’ childhood, the parents decided to change the family name and chose the Hungarian-sounding but in fact obscure Soros. It means “soar” (in the future tense) in Esperanto, the made-up trans-European language promoted by those who dreamed of a world free of nationality. Tivadar was among its leading proponents.

  • Esperanto.com: Plibonigita listo de uzantoj kaj nova "miaj amikoj"

    En Esperanto.com estis plibonigita listo de uzantoj

  • The Bluecoat bed hosts an Esperanto day

    During the day there will be Esperanto lessons, an Esperanto singalong and a discussion about the future of Esperanto in the age of the internet and social media.

  • Esperanto.com: ek al gamma-versio! Nova fotoalbuma ilaro.

    En Esperanto.com aperis nova sistemo por fotoalbumoj de uzantoj.

  • Dua beta-eldono de Poŝfajrovulpo 4

    Hieraŭ Mozilanoj eldonis la duan beta-version de Poŝfajrovulpo 4, por Android kaj Maemo.

Reklamrubando
Nekonata lingvo eltrovita en Barato PDF Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Azio - Sciencoj
BARATO - 06-an de oktobro, 2010.


Lingvistoj antaŭ nelonge identigis lingvon, la "koro", en fora regiono en la nordoriento de Barato, kiu estis tute nekonata de scienco ĝis nun, laŭ ilia esploro, publikigita hieraŭ 5-an de oktobro.

Ĉi tiu lingvo, kiu ne havas skribsistemon, estas en danĝero, pro tio ke ĝi estas parolata de nur 800 personoj, inter kiuj estas malmultaj junuloj sub la aĝo de 20 jaroj. La "koro" apartenas al la tibeta-birma lingvogrupo, kiu grupigas proksimume 400 lingvojn kaj dialektojn, inter kiuj la tibetan kaj la birman lingvojn.

La lingvistoj kiuj ĉi tiun novan lingvon eltrovis partoprenis en ekspedicio de la fama National Geographic, kadre de projekto pri identigo kaj konservo de tutmonda lingva heredaĵo, nomata "Daŭrantaj Voĉoj". Kvankam 150 tibetaj-birmaj lingvoj estas parolataj en Barato, ĉi tiuj lingvistoj ne povis identigi eĉ unu lingvo proksima al la "koro".

La teamo de esploristoj, sub la estrado de Gregory Anderson, manaĝero de la Instituto pri vivaj lingvoj kaj endanĝerigitaj lingvoj, en Oregono (Usono) kaj K. David Harrison, profesoro de lingvistiko en  la Altlernejo de Swarthmore, en Pensilvanio (Usono), elektis tiun regionon izolitan en la ŝtato de Arunaĉal Pradeŝo, en la nordoriento de Barato, ĉar ĝi estas konata pro riĉeco kaj diverseco de ĝiaj lingvoj.

Granda nombro de ĉi tiuj lingvoj ne estas skribataj, nek estas tre studitaj aŭ esploritaj. "El nura kvanta vidpunkto la "koro" estas nur lingvo plia, kiu aldoniĝas al la jam longega listo de 6 909 lingvoj konataj hodiaŭ en la mondo", klarigas K. David Harrison. Sed, li aldonas, "la lingva kontribuaĵo de la "koro" estas multe pli granda ol oni kredus, ĉar ĉi tiu lingvo donas tute novan perspektivon en historio, en mitologio, en teknologio kaj en gramatiko ".

Scienca studo koncerne al la eltrovo de la "koro" aperos en la barata revuo pri lingvistiko "Indian Linguistics". K. David Harrison ankaŭ rilatas ĉi tiun eltrovon en verko "The Last Speakers", (La Lastaj Parolantoj), kiu nur estis eldonita de National Geographic. Ĉi tiu privata usona institucio eldonas la faman ĉiumonatan revuon kun la sama nomo.

Legu pli pri la barata ŝtato de
Arunaĉal Pradeŝo kaj pri la lingvogrupo tibeta-birma

Fonto : Novaĵagentejo AFP