Mezoriento - Ekonomiko |
  UNUI ĜINTAJ ARABAJ EMIRLANDOJ - 27-an de novembro, 2009.
Maltrankviliĝo pri la grandegaj dubajaj ŝuldoproblemoj malaltigis e ŭropajn borsojn por la dua sinsekva tago. La ĉefaj indeksoj en Londono, Parizo kaj Frankfurto ĉiuj malfermiĝis je pli ol 1% pli malalte. La falo sekvas novaĵojn el la ŝtata "Dubai World" la ŭ kiuj ĝi prokrastos repagon de sia ŝuldo. Antaŭe, a ziaj merkatoj akre iris desupren.
|
|
Mezoriento - Ekonomiko |
  IRANO /  ISRAELO - 30-an de aprilo, 2009.
Timoj, ke la irana malpermeso de importaĵoj el sia ĉefa malamiko Israelo estis malobeita pro la vendo de oranĝoj el Jaffa (esperante Jafo) instigis enketon en Teherano, raportoj diras. Urbaj respondeculoj petis al la juĝistaro ekagi pro tio, ke la israela frukto estis supoze importita en skatoloj markitaj kiel ĉinaj, lokaj amaskomunikiloj raportas.
|
Mezoriento - Ekonomiko |
  PALESTINO - 2-an de marto, 2009.
Internaciaj donacontoj renkontiĝas en Egiptio, antaŭvideble por promesi miliardojn da dolaroj destinotaj al rekonstruo de la Gaza-Strio, post la israela ofensivo iom antaŭe ĉijare. Malfermante la konferencon en Ŝarm el-Ŝeiĥ ĉi-marde, la egipta prezidento Hosni Mubarak alvokis al kontribuontoj donaci larĝe, sed diris, ke helpo tamen ne kompensos la 1300 palestinajn vivojn perditajn dum la milito.
|
Mezoriento - Ekonomiko |
  IRANO - 12-an de decembro, 2008.
Svedio laŭdire provizos Iranon per la necesaj ekipaĵoj kiuj efike plibonigos la sekurecon de survojaj vojaĝoj. Ĉe sia alveno en Irano post kvintaga vizito al Svedio, la irana ministro pri Vojoj kaj Transportado Hamid Behbahani anoncis hieraŭ ĵaudon, ke Stokholmo kaj Teherano atingis interkonsenton kiu vidas la du landoj komuniki sian povoscion kaj translokigi ekipaĵojn cele al plibonigo de vojsekureco.
|
Mezoriento - Ekonomiko |
  KATARO - 30-an de novembro, 2008.
La G8 fariĝis "jam ne uzebla" ĉar emerĝaj ekonomioj ŝanĝas la tutmondan ekonomian ordon, Nicolas Sarkozy, la franca prezidento, asertas. Parolante sabaton ĉe la formala malfermo de la UN-pintokunveno pri financa evoluado en la emirlando Kataro, li diris : "Ni, Eŭropanoj, kredas, ke la G8, kiam ĝi estis formita, estis utila sed de tiam fariĝis arkaika... oni ne povas solvi la aktualan tutmondan ekonomian krizon sen Ĉinio, Brazilo ... kaj aliaj emerĝaj ekonomiaj potencoj."
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |