eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Mallonge el Mezoriento... Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Mezoriento - Mallonge
08-an de marto, 2010.

ISRAELO

Israelo akceptis la konstruon de 112 novaj apartamentoj en Juda kolonio en Cisjordanio. La decido venas kiam  Usono anoncis, ke Israelo kaj la Palestinanoj konsentis okazigi nerektajn intertraktadojn. Dume, la usona Vicprezidento Joe Biden alvenis en la regionon, fariĝante la plej altaranga usona oficialulo kiu vizitas Mezorienton ekde Barack Obama enoficiĝis.

Israelo promesis 10-monatan paŭzon en kolonia konstruado en Cisjordanio, ne inkluzivante tamen Orientan Jerusalemon. Israelaj oficialuloj diris, ke konstruoj estis aprobitaj antaŭ ol la moratorio estis deklarita. Tamen la anonco metos pli da streĉiĝo sur la jam delikata interkonsento, palestinaj intertraktantoj diras.

IRANO

Eminenta virina poetino de Irano ne ricevis registaran permeson forlasi la landon. Simin Behbahani, 82-jaraĝa, diris, ke ŝi devis flugi al Francio kiam ŝia pasporto estis konfiskita ĉe la flughaveno de Teherano. La aktivulino pri homaj rajtoj skribis poemojn en subteno de la opozicia kampanjo kontraŭ pridisputataj balotadoj en junio de lasta jaro.

Lastan semajnon Irano jam detenis la filmdirektoron Ĝafar Panahi kiu gajnis internacian premion, kaj membrojn de lia familio.

"Ĉe la momento kiam mi devis iri al la aviadilo, viro venis kaj prenis mian pasporton for de mi, kaj diris, ke mi ne ricevas permeson iri eksterlanden," ŝi rakontis. Ili pridemandis ŝin dum horoj, kaj tiam ordonis al ŝi aperi antaŭ tribunalo, ŝi diris. Ŝi estis survoje al Parizo por prezenti verkon pri feminismo kaj legi poemon ĉe konferenco.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi