Mezoriento : lasttempaj artikoloj
- Ĉu ŝtonmortigo en Irano ?
- Sauda aresto pro terorista komploto
- Cisjordanio denove hermetikigita de Israelo
- Unuaj postbalotaj rezultoj aperas en Irako
- Mortis plej grava islama kleriko de Egiptio
- Ahmadineĵad vizitas Afganion
- Mallonge el Mezoriento...
- Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako
- Malario kaj malfortaj ostoj eble mortigis Tutanĥamonon
- Israelaj restriktoj igas vivon "ekstreme malfacila" por Palestinanoj
La mondo en bildoj
|
www.flickr.com
|
| Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo |
|
| Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas en Irako | ![]() |
![]() |
| Mezoriento - Politiko |
![]() IRAKO - 08-an de marto, 2010.Voĉdonkalkulado ekkomenciĝas post la balotadoj de Irako, kaj unuaj preparaj rezultoj estas atenditaj post kelkaj tagoj. Partopreno estis laŭraportite pli alta ol atendite, sed la voĉdonado estis makulita de perforto, kun dekduoj mortigitaj en mortar- kaj bombatakoj. La ĉefministro Nouri al-Maliki kaj sia "Leĝa Koalicio" estas ĝenerale konsiderata kiel la gajnonto de la plej granda nombro de seĝoj. Sed tamen estas neverŝajne, ke unu partio formos registaron sole, kaj povas daŭri monatojn la intertraktadoj pri estigo de koalicio. La finaj oficialaj rezultoj ne estos deklaritaj ĝis la fino de marto, kvankam preparaj rezultoj estas atenditaj post du aŭ tri tagoj. Sed nenomitaj irakaj oficialuloj diris, ke Sro Maliki alvenas antaŭe en 9 el 18 provincoj de la lando. Sro Maliki alfrontas konkurson de la "Iraka Nacia Alianco", superregita de la ŝiaistoj kaj la laika koalicio de eksa ĉefministro Iyad Allawi. Kvankam ne oficialaj ciferoj estis jam liberigitaj, raportoj anoncas, ke la partopreno en tiu balotado estis alta, precipe en la provinco de Anbar, kie sunaistoj bojkotis la balotadojn en 2005.La partopreno estas vidita kiel "barometro" de sunaisma politika sento. Tie estis timoj, ke sunaistoj povus resti for, inter sentoj de vasta malsimpatiiĝo. Kelkaj 500 kandidatoj, plejparte sunaistoj ne ricevis permeson konkursi pro iliaj kvazaŭaj konektoj al la malpermesita partio Baath de la eksa gvidanto Saddam Hussein. Almenaŭ 35 homoj estis mortigitaj en bombaj atakoj en bagdado, dum estis ankaŭ atakoj en Mosul, Falluĝa, Baquba kaj Samarra. La usona prezidento Barack Obama aklamis la balotadon dimanĉe, dirante, ke ĝi estas "mejloŝtono" en historio de Irako : "La hodiaŭa voĉdonado igas klara, ke la estonteco de Irako apartenas al Irakanoj," Sro Obama diris. Sed estis perfortagoj tra la lando. La tago komenciĝis kun mortaraj atakoj en Bagdado. Aliaj similaj atakoj sekvis en aliaj urboj. La plej mortiga frapo estis sur apartamenta bloko kiu disfalis, mortigante 25 loĝantojn. Savlaboristoj fosadis tra la rubo uzante siajn manojn kaj elkavatorojn en provo savi loĝantaron. Kiam ili fosadis, la voĉo de virino ŝirkrianta povis esti aŭdita. Savistoj atingis ŝin post pluraj horoj kaj ŝi estis alprenita al hospitalo. La atakoj okazis malgraŭ la 200 000 policistoj deplojitaj al kontrolpunktoj ĉirkaŭ la lando. |





IRAKO - 08-an de marto, 2010.
Sed nenomitaj irakaj oficialuloj diris, ke Sro Maliki alvenas antaŭe en 9 el 18 provincoj de la lando. Sro Maliki alfrontas konkurson de la "Iraka Nacia Alianco", superregita de la ŝiaistoj kaj la laika koalicio de eksa ĉefministro Iyad Allawi. Kvankam ne oficialaj ciferoj estis jam liberigitaj, raportoj anoncas, ke la partopreno en tiu balotado estis alta, precipe en la provinco de Anbar, kie sunaistoj bojkotis la balotadojn en 2005.