eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kulturo
Filmo pri nigra Dumas kun blanka aktoro Depardieu estigas disputon Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
FRANCIO - 19-an de februaro, 2010.

Filmo pri la 19-jarcenta franca aŭtoro Alexandre Dumas incitas disputon ĉar blanka aktoro estis elektita por portreti la romaniston, kiu estis de afrika deveno. La fama sed blankhaŭta filmstelulo, Gérard Depardieu, devis malheligi sian haŭton kaj porti buklan perukon por ludi tiun rolon en "L'Autre Dumas" (La alia Dumas).
 
Mortis antropologo Lévi-Strauss Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
FRANCIO - 4-an de novembro, 2009.
 
Claude Lévi-Strauss, kiu mortis lastan semajnon je la aĝo de 100 jaroj, estis ĝenerale rigardata kiel fondinto de moderna antropologio kaj unu el la plej eminentaj pensuloj de Francio. Li enkondukis strukturismon al antropologio, pritrakto kiu provas identigi komunajn skemojn de konduto kaj penso en ĉiuj homaj socioj. Lévi-Strauss naskiĝis en 1908 en Bruselo, Belgio, de francaj gepatroj de Juda deveno.
 
Nova artaĵo de Leonardo da Vinci eltrovita Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
13-an de oktobro, 2009.

Nova portreto fare de Leonardo Da Vinci eble estis eltrovita ĉar fingrospuro trovita sur tiu protreto ege similas al alia eltrovita sur unu alia verko. Laboratorio en Parizo trovis la fingrospuron "tre kompareblan" al unu kiu aperas en verko de Da Vinci en Vatikano. La revuo "Antiques Trade Gazette" raportis, ke la verko, antaŭe katalogita kiel "Germana, frua 19a jarcento", povus valori dekojn da milionoj da dolaroj.
 
Kalsonoj de famuloj en belga muzeo Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
BELGIO - 18-an de julio, 2009.

Estas malmulte sciata fakto, ke la belga ministro pri financo portas blue kaj blanke striitan boksistan kalsonon, kaj la kalsonomuzeo en Bruselo havas paron por tion pruvi . Belga artisto Jan Bucquoy diris, ke kadritaj subvestoj reprezentas utopian sopiron al egaleca socio. "Se mi estus portretinta Hitleron en sia kalsono tie ne estintus milito. Mi pensas, ke ĉi tiel vi povas helpi pli bonan mondon," Bucquoy diris al Reuters.
 
Karavaĝo antaŭvidis la foton. Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 8
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ITALIO - 9-an de marto, 2009.

La pentrartisto Karavaĝo (1571-1610) uzadis revoluciajn optikilojn por "foti" siajn pozistojn. Pli ol 200 jaroj antaŭ ol oni inventis la fotilon. Mikelanĝelo Merisi, kromnomata "Karavaĝo" mastris "aron da teĥnikoj kiuj estas la fundamento mem de la fota arto" laŭ intervjuo de Roberta Lapucci, instruistino en Saci, Amerika Arta Lernejo en Florenco (http://www.saci-florence.org/) far AFP (Franca Pres-Agentejo) .
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL