| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 17-an de julio, 2008.
La franca prezidento Nicolas Sarkozy deklaris, ke "kun la Mediteraneo, ni ĉiom gajnos aŭ ni ĉiom perdos" kaj "Francio engaĝiĝos tiom, ke ni gajnos ĉiom". Tio estas parteto de sia merkreda parolado prononcata dum la prezento de la estontaj ĉambroj pri Islamaj artoj en la fama pariza muzeo Louvre.
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
ITALIO - 6-an de julio, 2008.
La antikva urbo Pompejo (latine Pompeii) spertas tielan difektiĝon, ke la itala registaro deklaris "staton de krizo" celante savi la ruinigon. Ministroj intencas nomumi specialan komisionestron por kontroli la lokon, kaj ricevi pli da mono por ĝi. Laŭ analizistoj, la ruinoj suferas pro manko de investo, misadministrado, forĵetaĵo kaj prirabado.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 29-an de junio, 2008.
Arkeologistoj anoncis tiun semajnon, ke ili trovis sagopintojn kaj aliajn objektojn en Parizo, kiuj estas pruvoj de homa kolonio antaŭ 7 000 jaroj. Tio estas la plej malnova tia loko iam ajn eltrovita en la franca ĉefurbo.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
HISPANIO - 18-an de junio, 2008.
La hispana reĝo Juan Carlos lastsemajne malfermis la Ekspozicion 2008, kies temo estas la monda nesufiĉo de akvo, en la urbo Zaragozo (hispane Zaragoza). Milionoj da homoj antaŭvideble vizitos la ekspozicion antaŭ ol ĝi fermiĝos en septembro. Centoj jam vice atendis kiam la Ekspozicio malfermis siajn pordojn al la publiko kaj la meksika prezidento Felipe Calderón ankaŭ ĉeestis por malfermi la standon de sia lando dum oficiala vizito en Hispanio.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
ITALIO - 9-an de junio, 2008.
La Itala filmdirektoro Dino Risi, kiu iam kandidatiĝis por du premioj Oscar, por la filmo Profumo di Donna (Odoro de Virino) en 1974, mortis en Romo je la aĝo de 91 jaroj. Sro Risi, unu el la mastroj de Itala komedio, suferis malsanecon de kelka tempo.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |