eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kulturo
Malaperinta opero denove prezentita Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

ĈEĤA RESPUBLIKO - 5-an de majo, 2008.

Antaŭlonge perdita opero de la Itala komponisto Antonio Vivaldi estas prezentita unuafoje en 278 jaroj, en la Ĉeĥa ĉefurbo Prago. Argippo estis skribita en tiu urbo kaj premieris tie en 1730. Sed la opero, kiu rakontas la "pasion, amon kaj trompadon" en Barata maharaĝa tribunalo, poste malaperis senspure.

 
Greka insulo pretendas titolon de Monda Heredaĵo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

GREKIO - 4-an de majo, 2008.

Santorino (greke : Σαντορίνη, Santorini) la Egea Insulo, fariĝis unu el la plej gravaj turistaj cellokoj, kaj estos proponita por enskribo sur la Listo de la Mondaj Kulturheredaĵoj de la UNESKO. La Greka ministro pri Turismo, Aris Spiliotopoulos, anoncis je la 24-a de aprilo, la deziron de sia lando, ke la insulo Santorino estu registrata sur la listo de UNESKO.

 
Polemiko pri reformo de la Portugala lingvo Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 14
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

PORTUGALIO - 3-an de majo, 2008.

teksto en la portugala Dum Brazilo fariĝas ĉiam pli grava lando sur la internacia scenejo kaj Portugalio, sia eksa kolonianto, spertas relativan malfortiĝon, projekto de normigado de la Portugala lingvo rekomendas ŝanĝon en la ortografio de centoj da vortoj kiuj prenos la Brazilan ortografion. La Portugala registaro aprobas ĉi tiun reformon, kiun la nacia parlamento devas pridiskuti je la 15-a de majo.

 
Wikipedia baldaŭ papere eldonota Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 7
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
GERMANIO - 30-an de aprilo, 2008.

Jimmy Wales, kunkreinto de la fama retenciklopedio jam en 2005 imagis la eblecon eldonaĵigi paperan version de Wikipedia. La Germana amaskomunikila grupo Bertelsmann informis, ke tiu ebleco realiĝos per ekkomenco de la printo de la Germana versio de Wikipedia.

 
Stonehenge liveros novajn sekretojn Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 16
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo

BRITIO ( ANGLIO) - 28-an de aprilo, 2008.

Arkeologoj kiuj faras elfosaĵon ĉe Stonehenge en suda Anglio diras, ke ili trarompis tavolon, kiu povus fine klarigi kial la ejo estis konstruita. La teamo atingis ingojn kiuj iam entenis pli malgrandajn ŝtonojn, plejparte nun perditaj aŭ elradikigitaj, kiuj formis la originalan strukturon. La esploristoj kredas, ke la ŝtonoj povus riveli la iaman resanigan karakteron de la fama loko Stonehenge.

 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL