| Eŭropo - Kulturo |
|
GERMANIO / FRANCIO - 26-an de aprilo, 2008.
Lernolibro pri historio estis ĉisemajne oficiale prezentita samtempe en Berlino kaj Parizo. Tiu libro estas la dua destinita pritrakti la historion de Germanio kaj Francio, ĉifoje al la periodo 1814-1945, kiu spertis tri sangajn konfliktojn inter la du landoj. La verko 383-paĝa, abunde ilustrita kaj titolita "Eŭropo kaj la mondo, de la kongreso de Vieno ĝis 1945", haveblos en Franca versio kaj Germana versio, por la superaj lernejoj de la du landoj kiuj deziras ĝin.
|
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 17-an de aprilo, 2008.
Ĵus mortis je la aĝo de 94 jaroj la granda poeto kaj politika aktivulo Aimé Césaire en la insulo Martinique. Naskiĝinta sur la Franca kariba insulo en 1913, li fariĝis fama por sia antaŭenigo de la nigra konscio kaj defiis la politikan establon. Aimé Césaire estis parte respondeca pri kreado de la vorto "négritude", termino asertanta fierecon pri nigra identeco.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
NORVEGIO - 13-an de aprilo, 2008.
La Norvega Reĝo Harald V oficiale inaŭguris la novan nacian operejon en Oslo ĉe festo kiun ĉeestis la reĝa familio kaj aliaj naciaj gvidantoj. La konstruaĵo el blanka marmoro kiu kostis 835 milionojn da Usonaj dolaroj havas historian gravecon ĉe la marbordo de la Osla Fjordo en la koro de la ĉefurbo.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 21-an de marto, 2008.
De ŝia infanaĝo en Aŭstrio ĝis ŝia vivo en Versajlo, la vivo de la Franca plej ŝika reĝino, Marie-Antoinette, nun montriĝas ĉe la Grand Palais en Parizo ĝis la fino de junio.
Infanoreĝino aŭ tragedia viktimo de historio ? De la vartejo al la gilotino, tiu grava Pariza ekspozicio pri Marie-Antoinette montras la dividema Franca monarĥino per centoj da posedaĵoj kaj artaĵoj asociitaj kun ŝia vivo.
|
| Eŭropo - Kulturo |
|
FRANCIO - 5-an de marto, 2008.
La iniciato de la venonta "Salono de la Libro" en Parizo meti Israelajn aŭtorojn kiel honorinvititojn, por la sesdeka jaro da la kreo de la Hebrea Ŝtato, kaŭzas akrajn polemikojn en la Araba mondo. Dek tagojn antaŭ la malfermo de tiu kultura manifestacio, je la 14-a de marto, la alvokoj de Arabaj landoj kaj organizaĵoj al bojkoto ankoraŭ multobliĝas.
|
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>
|
| JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |