eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Kulturo
Pentraĵo de Goya trovas novan kreinton Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
HISPANIO - 30-an de januaro, 2009.

La nomo de la hispana artisto Francisco de Goya estis forigita de sub la pentraĵo "El Coloso" (La Koloso), arta simbolo de la hispana rezisto kontraŭ la franca napoleona armeo dum la militoj en la komenco de la 19-a jarcento, post ĝisfunda studo de la Hispana Nacia Muzeo de Prado en Madrido.
 
Antikva batalkampo eltrovita en Germanio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 6
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
GERMANIO - 23-an de januaro, 2009.

Arkeologoj eltrovis 2000-jaran batalejon en la koro de Germanio, kiu povus ŝanĝi la historian percepton de tiu tempo. Arkeologo Petra Loenne diras, ke pli ol 600 artefaktoj, inter kiuj estas lancoj, sagoj, partoj de katapultoj, moneroj kaj bonsortaj feliĉigiloj estis kolektitaj de la ejo kie Romiaj legianoj interbatalis kun la Hunaj tribanoj en la 3-a jarcento post Kristo.
 
Ĉeĥa EU-artaĵo hejtas polemikon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
EŬROPA UNIO - 14-an de januaro, 2009.

Nova arta instalaĵo elmontrata en la konstruaĵo de la Eŭropa Konsilio en Bruselo kolerigis multajn EU-membrojn pro ĝia satiro de naciaj stereotipoj. "Entropa" ekzemple portretas Bulgarion kiel necesejon, Rumanion kiel temoparkon pri Dracula kaj Francion kiel ĉiam strikantan landon. La Ĉeĥa Respubliko, kiu tenadas la EU-prezidentecon, opiniis, ke ĝi mendis laboron de 27 eŭropaj artistoj. Sed montriĝis, ke la ekspozicion tute kompletigis la ĉeĥa artisto David Černý kaj du kolegoj.
 
Ĉu nova verko de Leonardo da Vinci eltrovita ? Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 5
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
FRANCIO - 21-an de decembro, 2008.

Misteraj skizoj trovitaj de kuratoro ĉe la fama pariza muzeo Louvre sur la dorsoflanko de pentraĵo de Leonardo da Vinci, "La Virgulino, la Infano kaj Sankta Ana"' povus esti nekonataj pecoj de la itala mastro, anoncis la muzeo ĵaŭdon. La eksterordinara trovaĵo estis farita hazarde, kiam personaro de la Louvre malkroĉis la pentraĵon el la muro por larĝa programo de studo kaj restarigo de pentraĵoj de Leonardo da Vinci, interalie la fama "Mona Lisa" (ankaŭ nomata "La Ĝokonda").
 
Bronzepoka ĉeno trovita en Anglio Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 4
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
ANGLIO - 5-an de decembro, 2008.

Britaj arkeologoj ĵus eltrovis sukcenan kolĉenon en la regiono apud Manchester, kiu laŭ ili datiĝas de proksimume 4000 jaroj. La teamo trovis la kolĉenon dum elfosado de ŝtonvica tombejo, en Mellor, Stockport. Ĝi estas la unua tia ĉeno trovita en nordokcidenta Anglio.
 
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 5 6 7 8 9 Sekva > Fino >>

JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL