eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Ĉeĥa EU-artaĵo hejtas polemikon Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Eŭropo - Kulturo
EŬROPA UNIO - 14-an de januaro, 2009.

Nova arta instalaĵo elmontrata en la konstruaĵo de la Eŭropa Konsilio en Bruselo kolerigis multajn EU-membrojn pro ĝia satiro de naciaj stereotipoj. "Entropa" ekzemple portretas Bulgarion kiel necesejon, Rumanion kiel temoparkon pri Dracula kaj Francion kiel ĉiam strikantan landon. La Ĉeĥa Respubliko, kiu tenadas la EU-prezidentecon, opiniis, ke ĝi mendis laboron de 27 eŭropaj artistoj. Sed montriĝis, ke la ekspozicion tute kompletigis la ĉeĥa artisto David Černý kaj du kolegoj.

La oktuna mozaiko estas kuntenata de plastaj partoj kiuj similas al tiuj uzataj en modelilaroj. Nederlando estas montrita kiel serio de minaretoj mergitaj de inundo, ebla referenco al la landa religia streĉa situacio.  Luksemburgo estas "vendota", Hispanio tegita de betono, Germanio estas montrita kiel reton de aŭtovojoj nebule similantan al svastiko, dum Britio, kritikita de iuj pro tio, ke ĝi estas unu el la plej eŭroskeptikaj membroj de la EU, eĉ ne aperas.

La 16-kvadratmetra verko estis instalita ĉe la semajnfino por marki la komencon de la sesmonata ĉeĥa prezidenteco de la EU. Tie jam alvenis kolera reago de Bulgario, kiu petis al la ĉeĥa ambasadoro en Sofio klarigi la signifon de la ekspozicio. La tri artistoj respondecaj pri "Entropa" estis estritaj de David
Černý kiu estas la "enfant terrible" de la ĉeĥa arta mondo. Kiam lia registaro komisiis lin por estigi la instalaĵon, kelkaj surpriziĝis, kaj ŝajne ne sen kialo. La ĉeĥa vicĉefministro Alexandr Vondra diris, ke li nur tiun lundon eksciis, ke la instalaĵo ne estas la laboro de 27 eŭropaj artistoj, sed tiiun de David Černý kaj du kolegoj. Sro Vondra kondamnis Sron Černý kaj diris, ke la ĉeĥa EU-prezidenteco konsideras kian sintenon havi antaŭ la oficialan inaŭguron de la ekspozicio. "Interkonsento de la oficejo de la registaro kun la artisto klare deklaris, ke ĉi tio devos esti komuna laboro de artistoj de 27 EU-ŝtatoj," li diris. "La plena respondeco por malobservo de ĉi tiu komisio kaj ĉi tiu promeso restas al David Černý ."

Sro
Černý, kiu prezentis "Entropa-n" al sia registaro kun broŝuro priskribanta ĉiujn el la 27 artaĵoj supoze elfaritaj de kontribuantoj de ĉiu membroŝtato, pardonpetis pro erarigo de ministroj, sed ne pro la instalaĵo mem. "Ni sciis, ke aperos la vero," diris Sro Černý. "Sed antaŭ tio, ni volis sperti, ĉu Eŭropo povas primoki sin mem." Li aldonis, ke Entropa "estas satiro de la socie aktiva arto kiu estas en ekvilibro sur la rando inter intencataj polemikaj atakoj kontraŭ nacia karaktero kaj malzorgiga ornamado de oficiala spaco".

Sro
Černý jam estigis skandalon en la fruaj 1990-aj jaroj kiam li farbis sovetian tankon, monumenton de la Dua Mondmilito en Prago, per brila roza koloro.

Oficiala retejo de David Černý
 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi