Azio - Ekonomiko |
  ĈINIO - 17-an de septembro, 2010.
La franca grupo Hermès inaŭguris hieraŭ, ĵaŭdon 16-an de septembro, en Ŝanhajo la tut-unuan vendejon de sia nova marko Shang Xia, kiu celas esti la plej bela ekzemplo de ĉina lerteco kaj samtempe montri la gravecon de ĉi tiu merkato por la luksosektoro.
|
Legi plu... |
|
Azio - Ekonomiko |
  KAMBOĜO - 15-an de septembro, 2010.
190 000 personoj ĉesis laboron en 90 fabrikejoj de tekstil-industrio en Kamboĝo, laŭ la Kamboĝa Konfederacio de Laboro. Ili estis 60 000 lunde, je la komenco de la socia movado pri salajroj kiu nun pligrandiĝas. La Asocio de Ŝtofoproduktistoj en Kamboĝo (GMAC) menciis nur 30 000 strikantojn, sed konfirmis, ke la nombro pliiĝas ekde la komenco de tiu socia movado.
|
Legi plu... |
Azio - Ekonomiko |
.jpg)  SINGAPURO - 14-an de julio, 2010.
La registaro de Singapuro antaŭvidas, ke sia ekonomia rapida kresko atingos 13 - 15 % por la jaro 2010, tio estas verŝajne la plej bone indico en la mondo laŭ ekonomikistoj. La forta progreso de eksportoj de fabrikitaj produktoj kaj la bona sano de financaj servoj kaj turismo subtenas la fortan kreskon de tiu "urbo-ŝtato", kiu ĝis nun antaŭvidis progreson de 7 % al 9 % de la Malneta Enlanda Produkto ĉi tiun jaron.
|
Legi plu... |
Azio - Ekonomiko |
  NORDKOREIO - 19-an de marto, 2010.
La komunisma reĝimo de Nordkoreio ekzekutis pasintsemajne la eksan direktoron de Financoj de la Partio de la Laboristoj, Park Nam-gi, pro la malsukceso de la monreformo en novembro, laŭ informo de la sudkorea novaĵagentejo Yonhap. Laŭ proksimaj fontoj al la situacio en Nordkoreio konsultitaj de Yonhap, Park estis fusilita en Pjongjango sub la akuzo "ruinigi la landan ekonomion laŭ planado".
|
Legi plu... |
Azio - Ekonomiko |
 ĈINIO - 03-an de marto, 2010.
La 01-an de marto ekemisiiĝis la obligacioj kun la totala sumo de 50 miliardoj de juanoj de la ĉina ŝtata trezorejo por unu jaro kaj tri jaroj, kun interezo de 2,6% kaj 3,73% respektive. Malgraǔ la malvarma vetero, vendo de la obligacioj iris varmege.
|
Legi plu... |
|
|
Pli multe da artikoloj...
|
<< Komenco < Antaŭa 1 2 3 4 Sekva > Fino >>
|
JPAGE_CURRENT_OF_TOTAL |