La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...
Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo
Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.
Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj
La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version
Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj
Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.
Esperanto.com: Etikedoj por blogoj
Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.
La 17an de majo forpasis mondfama verkisto Mario Benedetti lasante grandan vakuon en la kultura vivo de Sudameriko kaj de la Mondo mem. Fama per sia verkaro, tiu ĉi granda homo travivis, laŭ siaj propraj vortoj, "fakte vivon ne facilan”.
Yma Sumac, la sopranulino nomata la perua kantbirdo pro ŝia vasta voĉa gamo, ĵus mortis je la aĝo de 86 jaroj. Fama pro ŝiaj modernaj versioj de sudamerika popolmuziko, Sumac mortis pro kojlokancero en Los-Anĝeleso, kie ŝi vivis de 60 jaroj. Yma Sumac mirfrapis spektantarojn per ŝia altega, trilanta voĉo kiu etendiĝis super pli ol kvar oktavoj.
La Indianoj de Gvatemalo fine disponas je sia propra televidkanalo, "TV Maya". Ĝi dissendas per la 23 Majaaj dialektoj de la lando kulturajn kaj informajn programojn, kiuj donas Majaan vidpunkton kaj proponas alternativon al la komercaj programoj. "Estis nia revo ekde multaj jaroj, ricevi amaskomunikilon, ĉar la amaskomunikiloj ekzistantaj neniam servis la miljarajn civilizaciojn, nek niajn opiniojn, nek la lingvajn zonojn", deklaris la Nobelpremiito pri paco 1992, Rigoberta Menchu, kiu ĉeestis la eklanĉon de la kanalo.
Arkeologoj en Peruo eltrovis ruinigitan antikvan templon kiu povus datiĝi el antaŭ la Inkaa imperio. La templo sur la rando de la Sacsayhuaman fortikaĵo inkluzivas 11 ĉambrojn kiuj supoze entenis mumiojn kaj idolojn. La eltrovo ĉe la fama loko kiu superstaras la Inkaan ĉefurbon Cuzco inkluzivas antikvan vojon kaj irigaciajn sistemojn, diris la teamo de fakuloj. Esploristoj ankoraŭ atendas la datadon per testoj de karbono 14 por konfirmi la aĝon de la ruinoj. La trovaĵo estis farita en la arkeologie riĉa regiono de suda Peruo kie troviĝas la fama ruinigita urbo Machu Picchu.