eventeo feedburner

La mondo en bildoj

www.flickr.com
Reklamrubando
Klaku.net | Via demokratia amaskomunikilo
  • “Zami” rolos en nova versio de Super Mario

    La kreintoj de la videoludo Super Mario Bros. volas honori doktoron Zamenhof kaj tiucele eldonos novan version de sia plej fama produkto. En ĝi la lokon de Mario prenos Zamenhof, kaj tiun de Luigi okupos...

  • Esperanto en la Scienca Festivalo en Krakovo

    Studentoj el la Scienca Esperanto-Rondo de Jagelona Universitato prezentis Esperanton en la 10-a Scienca Festivalo en Krakovo. Jen la raporto en paĝaro de Pola Esperanto-Junularo.

  • Aperis la unua dana-esperanta vortaro post 61 jaroj

    La lasta dana-Esperanta vortaro aperis en la jaro 1949. Oni nun eldonis novan vortaron, kiu baldaŭ havos elektronikan version

  • Raporto pri agado de PEJ en lastaj 2 jaroj

    Mi invitas Vin konatiĝi kun raporto pri agado de Pola Esperanto-Junularo en jaroj 2008-2010.

  • Esperanto.com: Etikedoj por blogoj

    Aperis nova ebleco. Kiam vi aldonas novan blogaĵon al http://esperanto.com , nun vi povas aldoni "Etikedojn" (supre, sub la titolo). Tio helpos navigi al la legantoj tra variaj temoj de la blogaĵoj.

Alianculoj de Uribe venkas en balotado Presi Retpoŝtadreso
Pritaksoj: / 2
MalbonePlej bone 
Sudameriko - Politiko
KOLOMBIO - 15-an de marto, 2010.

La ĝis nun reganta partio de Kolombio kaj siaj alianculoj gajnis plimulton en kongresaj balotadoj. La tielnomata "Partio U", kerna subtenanto de Alvaro Uribe, la prezidento kaj ties alianculo Konservativoj, certas pri venko de plejmulto de seĝoj en ambaŭaj ĉambroj de la parlamento : la supera kaj malsupera, laŭ partaj kalkuloj tiun lundon.

La Partio U gajnis 27 seĝojn en la 102-seĝa senato, dum la Konservativa Partio gajnis 24, laŭ komencaj rezultoj de balotadaj oficialuloj. Preparaj kalkuloj publikigitaj en la retejo de la balotada agentejo montris, ke la Partio U kaj la Konservativa Partio kune ankaŭ gajnis la plejmulton de voĉdonoj por la 166-seĝa malsupera ĉambro de parlamento, konata kiel la Domo de Reprezentantoj.

La opozicia Liberala Partio gajnis 18 senatajn seĝojn. La kongresa balotado, kiu okazis hieraŭ dimanĉon, estas konsiderata kernan barometron de kiel Kolombianoj voĉdonos en la prezidenta konkurso okazonta je la 30-a de majo ĉi-jare.

Dum du mandatoj en sia posteno, Alvaro Uribe ebligis pliboniĝon de la landa ekonomio, kiu atingis la plej bonajn rezultojn en 30 jaroj. Kune kun lia subpremo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kolombio (Farc), tio ĉi ebligis al li alproksimiĝi la 70 % da populareco.

Sed tribunala decido lastan monaton malpermesis al li  kandidatiĝi por tria sinsekva mandato kiel prezidento kaj lia nuna prezidenteco finiĝos en aŭgusto. Malgraŭ la vasta populareco de Uribe, ambaŭ ĉambroj de la nacia kongreso estis nekapablaj malasociiĝi kun skandaloj : 12 leĝdonantoj favoraj al Uribe estis kondamnitaj pro akuzoj ligitaj al estigo de dekstrismaj miliciaj mortotaĉmentoj, dum almenaŭ aliaj 80 leĝdonantoj estas prienketataj por kvazaŭaj ligoj al miliciaj grupoj.

Sekureco estis streĉa dum la voĉdonado, kun ĉ. 150 000 militistoj kaj policistoj deplojitaj trans Kolombio, por sekurigi kelkajn 77 000 voĉdonejoj.
Kelkaj fremdaj observantoj raportas, ke vidiĝis miliciaj grupoj kiuj provis timigi la popolon dum la balotada tago. Raportoj sugestas, ke milicioj devigis la loĝantaron, precipe en kamparaj areoj, voĉdoni por tiu aŭ alia kandidato de ili subtenata. "Ni ne forgesu, ke multaj miliciaj grupoj provas eenlasi kandidatojn en la Kongreson", rakontas fremdlanda ĵurnalisto.

Ĉirkaŭ 29,8 milionoj da Kolombianoj estis registritaj por iri voĉdoni kaj elekti el 2539 kandidatoj tiujn kiu trovos seĝon el la 268-membra nacia Kongreso.


 
 

Aldoni komenton

La celo de la komentoj estas starigi interŝanĝojn pri artikoloj publikigitaj en Eventeo.

La administrantoj de Eventeo forigos ĉiujn komentojn plurfoje aldonitaj, komentojn kiuj ne rilatas al la temo de la artikolo, aŭ komentojn kun rasisma, kalumnia aŭ insulta enhavo.

La komentoj restas sub la respondeco de iliaj aŭtoroj. Respektu la aliajn uzantojn de la retejo.

Atentu pri la "interretaj troloj". Trolo estas persono kiu poŝtas polemikajn, incitajn, senrilatajn mesaĝojn en enreta komunumo, kiel enreta dissendolisto aŭ babilejo, cele al provoko de aliaj uzantoj en emocia respondo aŭ al interrompo de normala tema diskuto.


Sekureca kodo
Ĝisdatigi